Submara ĉasado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
malgranda klarigo
Linio 3:
'''Submara ĉasado''' aŭ '''fiŝkaptado per lanco''' estas speco de [[fiŝkaptado]], kiu iome similas [[ĉasado]]n sur la tero. La fiŝkaptisto eniras la akvon, kaj kaptas [[fiŝoj]]n (aŭ aliajn marbestojn) uzante [[lanco]]n, ofte ĵetatan per elasto. [[naĝilo (artefarita)|Naĝilo]]j, [[plonĝmasko]] kaj [[spirtubo (naĝista)|spirtubo]] ofte uzatas.
 
La plej povaj submaraj ĉasistoj retenas la spiradon je du al kvar minutoj dum ili plonĝas al profundoj de 40 aŭ eĉ 60 metroj. La uzo de premaerujoj por spiri ankaŭ estas konata, sed ĝi estas multe malpli akceptata en la lanco-fiŝkaptista komunumo. <ref>Balder, A.P. ''Sport Diving'', Cassell Australia Limited1978, p 123 (angla).</ref>
 
Dum ĝi movas tra la akvo, lanco malakcelas. Ol surtera pafisto, submara ĉasisto devas iĝi pli proksima al la ĉasato. Kelkajn metodojn por alproksimiĝi oni povas lerni. Ofte oni uzas la naturan kuriozon de la fiŝo por allogi ĝin.
 
Inter la iloj uzataj por piki fiŝojn estas la simpla permana lanco, la havaja katapulto, kaj la submara fusilo. Elasto ofte estas ligita al la permana lanco. La havaja katapulto estas tubo kun elasto, por ĵeti lancon. La submara fusilo ankaŭ ofte uzas elaston por ĵeti la lancon, sed ĝi havas ellasilan mekanismonellasilon kiel pulvopafilo.
 
Homoj – viroj kaj virinoj <ref>Clark, Eugenia. ''Lady with a Spear'', Harper & Brothers, Novjorko 1952 (angla).
Linio 18:
La submara ĉasisto povas elekti kian fiŝon kapti – ĉi tio estas pli malfacila por fiŝkaptistoj uzantaj kanojn aŭ retojn. Do, kun taŭgaj edukado kaj reguligo, submara fiŝkaptado povas esti pli ekologie [[daŭripovo|daŭrigebla]]. <ref>Adam Smith kaj Seji Nakaya. Vidu suban eksteran ligilon.</ref> Tamen, submara ĉasado estas implikita en la loka neniiĝo de specoj de granda fiŝo, ekzemple en la Kariba Maro.<ref>Roberts, Callum. ''The Unnatural History of the Sea'', Island Press, 2007, p. 238 (angla)</ref>
 
Aŭtoritatoj de kelkaj landoj (ekz. Germanio, Pollando) malpermesas fiŝkaptadon per lanco; en aliaj ŝtatoj (ekz. Hispanio, Norvegio, Usono, Aŭstralio) ĝi estas permesita kun reguloj. Malpli da lokoj permesas submaran fiŝkaptadon kun spira premaerujo ol sen.
 
[[Image:polespear.jpg|thumb|400px|center|Nuntempa permana fiŝlanco.]]