[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+{{Sufikso}}
-al- kaj la vort-teorio de Esperanto
Linio 9:
*: '''[[normo|norm-a]]'''
*: '''[[normala|normal-a]]'''
 
== -al- kaj la vort-teorio de Esperanto ==
Laŭ [[Kálmán Kalocsay|K. Kalocsay]] kaj [[Eugen Wüster|E. Wüster]] la sufikso -al- povas esti foje uzebla en la teknika lingvaĵo dum pluformado de la adjektivaj radikoj, kiam necesas konservi la "elfalantan" finaĵon -o (la signon de la substantiveco). La klasika ekzemplo por tiu uzo estas ''varm'''al'''a'' grado (= ''grado de varmo''); se oni provas pluformi la substantivon ''varmo'' per nura ŝanĝo de la finaĵo, oni venas al kvalit-adjektivo ''varma'' anstataŭ la rilat-adjektivo, kiu priskribus la "rilaton al varmo"; do, ''varma grado'' estas sensencaĵo, dum oni celis la sencon ''grado de varmo''. Tiu uzo restas tamen nur sporada, normale oni elturniĝas aŭ per la uzo de la prepozicio ''de'' (''grado de varmo''), aŭ per la kunmeto (''varmo-grado''), aŭ foje per la uzado de alia radiko: ekz., anst. "rapida energio" (la celita senco estas ''energio de rapid(ec)o'') oni diras "kineta egergio". Alia ekzemplo de la ebla uzo de la sufikso estas ''valor'''al'''a sistemo'' (= valor-sistemo, sistemo de valoroj). Notindas, ke tiu uzo de -al- venas el [[Ido]] kaj ne estas bezonata por Esperanto (krom kelkaj maloftaj okazoj, kiam tamen eblas elturniĝi alimaniere) pro la senca elasteco de ĝiaj finaĵoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==