Komsomolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:VLKSM Member Pin.jpg|thumb|120px110px|left|<center>membropinglo de la organizaĵo kun la mallongigo "ВЛКСМ"]]
[[Dosiero:Stamp Russia 1968 3k youth engr.jpg|thumb|200px170px|<center>sovetunia poŝtmarko pri Komsomolo el la jaro 1966]]
'''Komsomolo''' ([[ruse]] ''Комсомол'') estis ŝtata komunisma junulara organizaĵo en iama [[Sovetunio]]. La organiza nomo estis [[akronimo]] por "Всесоюзный ленинский коммунистический союз молодёжи" (Vseojusni Leninski Komunistitŝeski Sojus Molodjoŝi), do "Tutsovetunia leninisma komunisma unio junulara", mallongigite "ВЛКСМ".

La sovetunia amasmembra organizaĵo fondiĝis la [[29-an de oktobro]] [[1918]] kaj tuj post la fondo havis 22.000 membrojn. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj proksimume 40 milionoj da homoj en aĝo inter 14 kaj 28 jaroj estis komsomolanoj, kvankam la funkciuloj de la organizaĵo, la tiel nomataj "aktivistoj", plejparte estis signife pli aĝaj.

Post la malsukcesa [[puĉo]] de konservativaj komunismaj armeanoj kontraŭ [[Miĥailo Gorbaĉovo]] la [[19-an de aŭgusto]] [[1991]] la organizaĵo malpernesiĝis.
 
== Vidu ankaŭ ==