Pierre Corret: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
 
'''Pierre CORRET''' [kore'], franco, d-ro. med. Naskiĝis [[1881]]. Lia pordoktoreca tezo, kiun li prezentis kun tre granda sukceso, estis: [[Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la Medicino]], [[Parizo]], [[1908]]. Ankaŭ tre kompetenta pri Radio, elpensis aparatojn. Gen. sekr. de [[SFPE]], [[1908]]-[[1911]]. Skribis en diversaj E-istaj gazetoj, kaj precipe en LI, kie, kun [[Théophile CART]], li energie atakis [[Ido]]n, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ [[neologismo]]n, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Bourlet pri la [[vortaro Grosjean-Maupin]] (Franco-Esperanta). Sciencamanto li skribis en [[Internacia Scienca Revuo]], kaj turnis sian atenton precipe al la Radio. Prezidis "[[Internacia Radio-Asocio]]" (fond. [[1924]]); ĉefred. de "[[Internacia Radio Revuo]]" [[1926]].
Krom multaj artikoloj kelkaj broŝuroj kaj sia tezo, li verkis:
*[[Internacia Radio-Leksikono]] seslingva, [[1925]].
*Raportoj pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906-09. (La 2a kaj 3a kun Artigues).
*Trad. de [[Jules ROMAINS]], [[Knock]], [[1932]], prezentita dum la [[24a UK 1932|XXIV-a Kongreso]] en Parizo.