Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligoj
Paul~eowiki (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 25:
La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la internacia Cseh-Instituto de Esperanto El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. [[Tiberio MORARIU]] komencis gvidi kursojn en 1923 en [[Rumanujo]] kaj poste faris tre multajn kursojn en [[Svedujo]], [[Danujo]], [[Saksujo]], [[Svisujo]] kaj [[Vieno]], lastatempe kun sia edzino [[Lizzie MORARIU-ANDERSON]]. La estona [[H. Seppik]] depost 1929 laboras en [[Svedujo]] kaj [[Norvegujo]]. Fino [[Elinjo PAHN]] el [[Estonujo]] kursgvidadas de 1930 en [[Svedujo]], [[Francujo]], [[Danujo]], [[Nederlando]] kaj [[Hispanujo]]. [[Julio BAGHY]] el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, [[Estonujo]] kaj Latvujo. La hungara d-ro [[Ottmar FISCHER]] grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana [[Sig. PRAGANO]] en Nederlando kaj Britujo. La norvega [[Jens SCHJERVE]] en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. [[G. AHLSTAND]] laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino [[Lidja ZAMENHOF]] (Svedujo kaj Francujo), f-ino [[M. SAXL]] (Danujo kaj Nederlando), [[Ajo]] (Danujo kaj Germanujo), [[K. TUNON]] (Estonujo), [[H. RIKAND]] (Estonujo), [[H. FOX]] (Svedujo), [[A. SIITAM]] (Finlando), [[J. FETHKE]] (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas Esperanto-n, instruante en siaj hejmlandoj.
 
Cseh-metodaj kursoj okazis ĝis nun en 28 landoj, inter kiuj ankaŭ en Usono ([[Schjerve]] kaj [[Armin DONEIS|Doneis]]), en Ĉinujo ([[Lilok]] en [[Kanton]]) kaj en [[Nederlanda Hindujo]] ([[D. M. Pot]]).
 
===Instituto. ===