Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Rinoceront de Dürer
Linio 70:
Granda sukceso tuj trafis la gravuraĵon de [[Albrecht Dürer]] tra la tuta [[Eŭropo|eŭropa kontinento]]. Krom la reeldonoj, kiuj neniam sufiĉis por kontentigi ĉiujn aĉetantojn, ĝi estis tre akurate kopiita de pluraj artistoj, por ilustri librojn el la [[16-a jarcento|16-a]] ĝis la [[18-a jarcento]]j.
 
Unu kopio fare de [[David Kandel]] (subskribita kun la leteroj ''DK'') ekzemple ilustras la ''Cosmographia'' ([[1544]]) de [[Sebastian Münster]], dum alia ilustras la ''Historiae Animalium'' ([[1551]]) de [[Conrad GessnerGesner]]. Alia kopio, tiufoje [[Kupro|kupra]], akompanas la ''Histoire of Foure-footed Beastes'' ([[1607]]) de [[Edward Topsell]], kaj ekzistas cetere multaj aliaj. Rinocero klare inspirita de la gravuraĵo de Dürer estis elektita de [[Paolo Giovio]] en [[1536]], por krei la emblemon de [[Aleksandro de Mediĉo]], duko de [[Florenco]], kune kun la [[Hispana lingvo|hispanlingva]] [[devizo]] "''Non buelvo sin vencer''" ("Mi ne revenas sen esti venkinto")<small><ref>Bedini, p.192</ref></small>. Ĉar la gravuraĵo de Dürer unue ekzistis nur [[Nigro|nigrakolore]], pluraj artistoj aldonis kolorojn. Pluraj el ili baziĝis sur la malnova priskribo de [[Plinio la pli maljuna|Plinio la maljuna]], kiu donis al la besto "''la koloron de bukso-ligno''", kaj do ili pentris la rinoceron [[Flavo|flavkolore]]. Aliaj artistoj kolorigis la bildojn de la libro de Conrad Gessner, kaj donis al la platoj de la besto la aspekton de [[Ŝtalo|ŝtala]] aŭ [[Oro|ora]] kiraso.
 
[[Dosiero:Nashorn.medici.jpg|right|thumb|300px|Emblemo de la duko de [[Florenco]], [[Aleksandro de Mediĉo]], kreita de [[Paolo Giovio]]. (''Dialogo dell’impresse militari et amorosi'', [[Venecio]], [[1557]])]]