Monerumado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e K
Linio 7:
La '''monerumado''' ofte estas aplikata en sporto, ekzemple en [[futbalo]] aŭ [[Usona piedpilko]], kie la matĉestro monerumas pri la decido, kiu teamo havu la elekton de sia duono de la ludkampo kaj kiu teamo ekludu.
 
Pli gravan rolon havis monerumado dum [[Eŭropa futbalĉampionadoFutbal-Ĉampionado]] en [[1968]] en la duon-finalo: la matĉo inter Italio kaj Sovjetunio finiĝis per 0:0 post [[suplementa matĉdaŭro]]. [[Penal-ŝotado]] en tiu tempo ne jam estis enkondukita, tial estis interkonsento lotumi la "venkinton" per monerumado anstataŭ reludi matĉon. [[nacia futbalteamo de Italio|Italio]] gajnis kaj eniris la finalon, kiun la teamo venkis kiel Eŭropa ĉampiono.
 
Pro diversaj motivoj sur moneroj en ĉiuj landoj la nomo de monerumado en diversaj lingvoj tre varias: en la angla ''heads or tails'' (kapoj aŭ vostoj), en la germana ''Kopf oder Zahl'' (kapo aŭ nombro), en la franca ''Pile ou face'' (amaso aŭ kapo), en la latina ''navia aut caput'' (ŝipo aŭ kapo).