Koncentrejo Mauthausen-Gusen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Subterejo
Linio 245:
 
[[Dosiero:Some of the bodies being removed by German civilians for decent burial at Gusen Concentration Camp, Muhlhausen, near Linz, Austria.jpg|thumb|right|250px|Post la liberigo kelkaj [[korpo]]j estas translokigitaj fare de germanaj civiluloj por kutima [[sepulto]] en la gusena koncentrejo]]
[[Dosiero:Españoles saludan liberacion mauthausenMauthausen_survivors_cheer_the_soldiers_of_the_Eleventh_Armored_Division.jpg|thumb|right|250px|[[Tanko]]j de la 11-a usona kirasita divizio estas enpaŝantaj en koncentrejon Mauthausen; la fotografio estis farita la [[6-an de majo]] [[1945]]]]
 
Dum lastaj monatoj antaŭ la liberigo de tendaro [[Franz Ziereis]], lia komandanto, preparis ĝin por defendo antaŭ ebla soveta ofensivo. Plimulto de arestitoj de germana kaj aŭstria naciecoj "propravole" aliĝis en [[SS-Freiwillige Häftlingsdivision]] - taĉmento de SS konsistanta ĉefe el eksaj arestitoj de la koncentrejo gvidita de [[Oskar Dirlewanger]]. La restintaj arestitoj estis peligataj por konstruadi kontraŭtankan barieron oriente de Mauthausen. La arestitoj, kiuj ne estis kapablaj konsili al si kun la peza laboro kaj subnutrado, estis pogrande likvidataj, por ke ili liberigu lokon por alvenantaj novaj arestitoj el aliaj evakuitaj tendaroj inkluzive de plimulto de subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen troviĝantaj en la orienta Aŭstrio. En lastaj monatoj de la milito livero de la ĉefa fonto de kalorioj, nutraĵpakaĵoj sendataj pere de [[Internacia Ruĝa Kruco]], haltis kaj nutraĵaldonaĵoj estis katastrofe malaltaj. La arestitoj translokigitaj en "malsanulejan subkoncentrejon" ricevis krom duonlitro da supo nur unu panon dividita por dudek arestitoj<ref name="Dobosiewicz-food rations">Dobosiewicz, op.cit., pp.374–375</ref>. Multaj arestitoj, kiuj jam antaŭe partoprenis en diversaj formoj de rezistmovado, komencis prepari planojn por la defendo de tendaro okaze de provo de SS likvidi la restintajn arestitojn. Ne estas konate, kial la arestitoj de Gusen I kaj II ne estis malgraŭ rekta ordono de [[Heinrich Himmler]] amase [[ekzekuto|ekzekutitaj]]; la plano de Ziereis supozis peligon de ĉiuj arestitoj en tunelojn de subtera fabriko en Kellerbaus kaj eksplodigon de ties enirejoj. Unu el polaj rezistmovadanoj, kiu eksciis pri tiu ĉi plano, ekplanis amasigon de ilaro bezonita por fosi trablovejojn.