[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Steyr''' (Stejr) ĉe la landlimo inter [[Supra Aŭstrio]] kaj [[Malsupra Aŭstrio]] troviĝas la malgranda, sed ekonomie, historie, kaj kulture elstara, parte eĉ mondfama konata urbo Steyr, kies nomo transiris al tuta provinco, nome la iama duklando - nun federacia lando [[Stirio]] (germane ''Steiermark'') - kaj rimarkindas interalie, ĉar gastis en unu el ĝiaj ĉefplacaj domoj [[Franz Schubert]] la "princo de la kantoj" ripete - tiu urbo Steyr meritas la intereson de Esperanto-parolantoj des pli pro tio ke aperis tie [[1895]] la unua nome konata aŭstra Esperantisto, kaj agadis tie dum longa tempo, ĉiam vigla, kompetenta Esperanto-grupo, pro tio Steyr estas la lulilo de la Esperanto-movado en [[Aŭstrio]].
 
Steyr situas ĉe la unuiĝo de du riveroj, la pli larĝa el kiuj nomiĝas "Enns", la malpli larĝa "Steyr", do same kiel la urbo mem. La plej antikva kvartalo troviĝas en la iom akra angulo formata de la kunfluantaj riveroj. Tie leviĝas ankaŭ altaĵo kronita de barokstila grafa palaco, kiu anstataŭas la siatempan mezepokan urbkastelon.
Linio 5:
Piede de la altaĵo, kaj kvazaŭ premate kontraŭ la bordo de la rivero Enns, kuŝas la longa ĉefplaco, kiun oni konsideras la plej bela en [[Aŭstrio]] pro kaj ĝia ĉarma impona aspekto en ties tuteco, kaj pro la aparta belo aŭ rimarkindeco de preskaŭ ĉiu unuopa - jen publika, jen privata /precipe patricia aŭ burĝa) konstruaĵo.
 
La urbo etendiĝas ankaŭ sur la aliaj riverbordoj. ImpreseImpresas tie antaŭ ĉio la romantika vidaĵo, prezentata de la antaŭurbo laŭlonge de la kruta Enns-bordo, superregata de pitoreska , dutura preĝejo.
 
Produktado kaj komercado de varoj el la altrenoma fero de Erzberg (Ercmonto) - je nur sepdek-kilometera distanco en la sudo - estis dum multaj jarcentoj la vivobazo de Steyr - ĝia plej karakteriza trajto.