Ĝeneralaj Direktoroj de UEA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La ofico '''Ĝenerala Direktoro de UEA''' havis diversajn nomojn dum la historio. Komence, Hodler estis nomata estro de la administra fako, nur poste oni parolis pri direktoro de la [[Centra Oficejo de UEA]]. Hans Jakob havis de [[1920]] ĝis [[1924]] la titolon "ĝenerala sekretario", laŭ la eblo de la tiama statuto instali ne (laŭe pagatan) direktoron sed tiun oficon. De la [[Interkonsento de Kolonjo]] en [[1933]] ĝis la demisio de Jakob en [[1934]] UEA havis du direktorojn, laŭ la statuto de 1934 unu por internaj, unu por eksteraj aferoj. Tamen eblis havi nur unu direktoron (kiu estis ĉefe la "interna").
 
[[Internacia Esperanto-Ligo]] ([[1936]]-[[1947]]) nomis sian oficejestron [[Cecil C. GOLDSMITH]] "sekretario", same la kunfandiĝinta UEA de [[1947]]. Tiu origine angla esprimo (''secretary'') tamen foje tradukiĝis kiel "direktoro" aŭ "administranto". Tiun lastan titolon ricevis la nova estrino Marianne Vermaas en [[1955]], en [[1956]] la nove modifita statuto donis al ŝi la titolon "direktorino".
 
En [[1981]], dum iom longdaŭra provo instali UEA-prizorganton super CO-prizorganton, oni enkondukis la postenon de "Ĝenerala Direktoro", por la ĝistiama CO-direktoro [[Victor SADLER]]. Krome ekzistadas ''direktoro de la CO'', sed la Asocio ne devas dungi personon por la ofico. En tiu kazo - kiel nun, ekde 2002 - la Ĝenerala Direktoro transprenas ties taskojn. Tio iomete similas al la situacio laŭ la statuto de 1934, kun la du direktoroj.
 
[[Ĝenevo]]: