Balenkaptado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligil al la artikolo 'harpuno'
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Balenkaptado''' aŭ '''balenĉasado''' signifas [[ĉasado]]n el ŝipoj je [[cetacoj]]. Celo estas antaŭ ĉio akiro de la [[cetoleo]], kiu estas uzata kiel brulaĵo kaj industria bazmaterialo. La [[karno]]gajno aperis nur en la 20-a jarcento. La balenĉasadon reguligas internaciaj traktatoj, kiuj nur tre strikte permesas la cetkapton. La plej multon de la cetoj, balenoj kaptas [[Japanio]].
 
Oni komence kaptis la balenojn per plej simplaj metodoj, kiel per [[lanco]] el boato, kajako (inuitoj). (La specoj de lanco, kiuj uziĝas por balenkaptado, ankaŭ nomiĝas kiel [[harpuno]]j.) La celo estis tiam ĉefe la [[cetoleo]], kiun oni uzis komence por [[lumigo|lumigado]]. Ekde post la mezepoko, dum disvolviĝo de la industrio, oni uzis la cetoleon kiel bazmaterialon por ekz. [[sapo]], [[margarino]] sed produktis el ĝis eĉ [[nitroglicerino]]n.
 
Pro la industriaj bezonoj kaj industria ĉasado per ŝipoj kaj eksplodaj lancoj ks, la nombro de la cetacoj malgrandiĝis jam danĝerigis la industrion. (Oni murdis en 1930/1931 ekz. 30.000 bluajn balenojn, pli ol nun vivas en la mondo). La [[Ligo de Nacioj]] rezoluciis en 1931 pri limigo de la balenĉasado, sed tio ekvalidis nur en [[1935]]. La gravaj balenĉasaj landoj kiel [[Norvegio]] kaj [[Britio]] ne estis membroj en la Ligo, tiel la interkonsento estis malpli efektiva.