Zurika Trafik-Unio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
modifetoj
Linio 20:
 
===Unu bileto por ĉiuj trafikiloj===
La dua principo estas: Unu bileto por ĉiuj trafikiloj! Tio signifas, ke vi aĉetante unu solan bileton povas veturi de punkto A ĝis punkto B, sendepende de kiun trafikilon vi utiligas. Vi do povas veturi de la ĉefstacidomo per ŝipo sur la [[Limato]] al la [[Lago de Zuriko]], tiam preni tramon al Selnaŭ, de tie per trajno veturi al [[LangaŭLangnaŭ ĉe Albis]], per aertelefero suprenveturi sur [[Felsenegg]] sur la montoĉeno de [[Albis]], promenadi sur [[Uetliberg]] kaj de tie per trajno denove malsuprenveturi al la ĉefstacidomo, pagante per tago-karto malpli ol 10 svisajn frankojn, se vi posedas duontarifabonon.
 
===Historio de sukceso===
En la 1980-aj jaroj la fervojoj kaj publikaj trafikentreprenoj en Svislando havis, kiel ĉie en okcidenta [[Eŭropo]], gigantajn deficitojn. Dum en multaj landoj oni reagis al tio fermante trajn- kaj tramliniojn kaj investante nur ankoraŭ en la grandajn interurbajn ligojn, kiuj plej bonan profiton donis, oni en Svislando per kuraĝa decido planis tute male investi en la regionan kaj lokan trafikon. Anstataŭ fermi malprofitajn trajnliniojn oni decidis plibonigi la transportoferton, enkonduki regulan horaron esperante, ke tiam la homoj pretas rezigni pri sia aŭtomobilo kaj tiel subite fari profitojn. La kuraĝo indis: Hodiaŭ en kantono Zuriko pli ol 70 % de la person-transportoj okazas per publika trafiko, tio estas monda rekordo. Kaj la deficitoj ŝrumpis kaj nuntempe la trafikentreprenoj laboras en Svislando profitodone, dum ekzemple en [[Germanio]] la publika trafiko malgraŭ pli altaj biletprezoj kaŭzas regule grandajn deficitojn! Kaj la investoj en la trafikreto en Zuriko pludaŭras. En la [[Glatt (Rejno)|Glattvalo]] oni nun konstruas tri novajn tramliniojn, kiuj konektos estonte la antaŭ-urbojn de [[Zuriko]] kiel [[Kloten]], [[Opfikon-Glattbrugg]], [[Dietlikon]], [[Wangen-Brüttisellen]] kaj [[Dübendorf]] kun la tramreto de Zuriko.