Javier Cercas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Javier CERCAS''' ([[Ibahernando]], [[Ekstremaduro]], [[1962]]) estas [[Hispanio|hispana]] [[verkisto]]. Li atingis la famon per sia [[romano]] ''Soldados de Salamina'' ([[2001]]) (Soldatoj de Salamino), kiu spite la nomon ne temas pri la fama batalo de [[Antikva Grekio]], sed pri rakonto pri okazaĵo de [[Rafael Sánchez Mazas]], falangisma verkisto kiu partoprenis en la [[Hispana Enlanda Milito]] kaj savis sian vivon, kiam malamika respublika soldato malobeis ordonon pafi tiun fuĝinton. La romano fakte dikigas la okazaĵon per tro detala priskribo serĉi multajn jarojn poste la nepafintan soldaton. Spite la famo, la vendokvanto kaj la intereso de kritikistoj, kelkaj fakuloj ne konsideras tiun romanon vere indan. Tamen pro ties famo, ĝi adaptigixs al [[kino]] per samnoma [[filmo]], kiu siavice estis tre populara. Tutcerte temas pri verkisto kiu ĝuas la favoron de la [[amaskomunikilo]]j, ĉefe televidiloj kaj ĵurnaloj.
 
== Biografio ==
La filo de enkampara veterinaro, kiam li estis kvarjaraĝa, en [[1966]], lia familio translokiĝis el kampara regiono [[Ekstremaduro]] al pli industria, riĉa kaj promesplena [[Katalunio]], precize al [[Ĝirono]] kaj tie studis en dereligiula mezlernejo. Kiam li estis dekkvarjaraĝa la legado de verkoj de [[Jorge Luis Borges]] inklinis lin porĉaime al verkado. En [[1985]] li licenciiĝis en [[Hispanika Filologio]] en la [[Aŭtonoma Universitato de Barcelono]] kaj poste doktoriĝis. Li laboris dum du jaroj en la [[Universitato de Ilinojo]] en [[Urbana (Ilinojo)|Urbana]]; tie li verkis sian unuan [[romano]]n; ekde [[1989]] li estas profesoro de [[hispana literaturo]] en la [[Universitato de Ĝirono]]. Li estas edzo kaj patro de unu filo. Li iĝis fame konata aŭtoro pro sia tria romano, ''Soldados de Salamina'' ([[2001]]), kiun recenzis [[Mario Vargas Llosa]] en fama artikolo kaj ricevis laŭdojn de [[John Maxwell Coetzee]] kaj [[Susan Sontag]]. Li estas kutima kunlaboranto de la [[kataluna]] eldono kaj de la ĉiudimanĉa suplemento de la [[ĵurnalo]] ''[[El País (Hispanio)|El País]]''. Li ricevis la premion Salambó ([[2001]]), la Grinzane Cavour de rakonto ([[2003]]), la premiojn de la Kritikistaro de Ĉilio, la Ciutat de Barcelona (Urbo de Barcelono), la Ciudad de Cartagena (Urbo de Kartaĝeno), la duan premion Librero ([[2001]]) kaj la Medalon de Ekstremaduro ([[2005]]). Ties verko estis jam tradukita al pli da dudek lingvoj. Siavice ankaŭ li mem tradukis katalunajn samtempajn verkistojn kaj na [[H. G. Wells]] al hispana.
 
==Verkaro==
Krom ties konata kaj menciita "Soldados de Salamina", ankaŭ lia romano "La velocidad de la luz" (Lumrapido) (2005) temas pri milito, tiukaze de [[Vjetnama milito|Vjetnamo]], sed pli malesperiga ol la antaŭe menciita.
 
== Verkoj ==
Linio 10 ⟶ 16:
*''La verdad de Agamenón. Crónicas, artículos y un cuento''. Barcelono, Tusquets, 2006.
 
 
{{ĝermo}}
{{DEFAULTSORT:Cercas, Javier}}
[[Kategorio:Hispanlingvaj verkistoj]]