Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: fr:Méthode Cseh |
7 VikiLigoj |
||
Linio 1:
{{EdE|C}}
'''Cseh-metodo''' [Ĉe-metodo]. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto, ke [[Andreo Cseh]] estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo [[Sibiu]] ([[Hermannstadt]], [[Nagyszeben]]).
La metodo komencis sian triumfan vojon tra Eŭropo.
Linio 9:
Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:
:a) neuzado de lernolibroj
:b) neuzado de [[nacia lingvo]], sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
:c) komuna ĥora respondado de la kursanoj
:d) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
:e) riĉa aplikado de [[humuro]] kaj ŝerco
:f) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la [[regulo]]jn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Linio 20:
===Historio. ===
La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en [[1920]] por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo [[Marosvásárhely]], kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la "Libera Universitato". En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en [[Kolozsvár]], [[Bucuresti]] kaj [[Ploesti]]. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Danzig]] kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en [[Svedujo]]. En julio 1929 la urbo [[Budapest]] aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en [[Arnhem]] (1930); kaj en [[Krakow]] (1931 ). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Estonujo]], aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en [[Latvujo]], [[Dresden]], [[Norvegujo]], [[Berlin]], [[Parizo]], [[Svisujo]] kaj fine en pluraj urboj de [[Nederlando]].
La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. [[Tiberio Morariu]] komencis gvidi kursojn en 1923 en [[Rumanujo]] kaj poste faris tre multajn kursojn en [[Svedujo]], [[Danujo]], [[Saksujo]], [[Svisujo]] kaj [[Vieno]], lastatempe kun sia edzino [[Lizzie Morariu-Anderson]]. La estona [[H. Seppik]] depost 1929 laboras en [[Svedujo]] kaj [[Norvegujo]]. Fino [[Elinjo PAHN]] el [[Estonujo]] kursgvidadas de 1930 en [[Svedujo]], [[Francujo]], [[Danujo]], [[Nederlando]] kaj [[Hispanujo]]. [[Julio Baghy]] el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, [[Estonujo]] kaj Latvujo. La hungara d-ro [[Ottmár Fischer]] grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana [[Sig. Pragano]] en Nederlando kaj Britujo. La norvega [[Jens Schjerve]] en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. [[G. Ahlstand]] laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino [[Lidja Zamenhof]] (Svedujo kaj Francujo), f-ino [[M. SAXL]] (Danujo kaj Nederlando), [[Ajo]] (Danujo kaj Germanujo), [[K. TUNON]] (Estonujo), [[H. Rikand]] (Estonujo), [[H. FOX]] (Svedujo), [[A. Siitam]] (Finlando), [[J. Fethke]] (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas Esperanton, instruante en siaj hejmlandoj.
|