Vikipedio:Respondoj al kritikoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
'''Ĉagrenis min la ideo, ke post granda zorgo konstrui artikolon, eblas ke aliaj tute fuŝos ĝin. Do, se oni volas partopreni, gravas konscii tion kaj registri en sia komputilo artikolojn faritajn de si mem por ne riski perdi sian tempon.'''
 
:Nu, eble vi ne jam konas la sistemon tre bone. La [[vikipedio]] konservas ĉiun ŝanĝon. Do, se oni fuŝas artikolon, oni povas reveni al antaŭa versio. Oni povas alklaki "historio" kaj vidi ĉiun version de iu artikolo. Ankaŭ, oni povas alklaki "(malsamoj)" kaj vidi, kio ŝanĝiĝis en la paĝo. Krome, ĉiuj rigardadas la paĝon [[Speciala:RecentChanges|Lastaj Ŝanĝoj]], do stultaĵoj ne okazus.
 
:La angla vikipedio havas homojn, kiuj provas fuŝi artikolojn, sed aliaj homoj vidas kaj korektas tion. Mi eĉ vidis grandan atakon, kiam malbonulo fuŝis 50 anglajn artikolojn en la paĝo [[Speciala:RecentChanges|Lastaj Ŝanĝoj]] (per aŭtomata programo), kaj post 10 minutoj de helpo de la komunumo, ĉio bonis denove. Krome, se oni nur havas retpaĝon, neniu povas plibonigi viajn informojn. En la vikipedio, se aperas eraro, oni povas korekti ĝin tuj.
 
'''Se temas pri politiko aŭ religio, personaj sentoj foje enmiksiĝas. Tio ĉi malbonigus la vikipedion, ĉu ne?'''