Manuel de Pedrolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
1960a jardeko
 
Ekde 1963 li komencis serion ''Temps obert'', kolekton da 11 romanoj kies protagonisto estas Daniel Bastida, knabo kiu loĝas en la barcelona kvartalo de Gràcia kun siaj gepatroj kaj gefratoj. Ĉiu el la romanoj de la serio reprezentas malsaman potencialon de la persona realiĝo kiun povas veki hazarda fakto: ĉiu romano esploras malsaman eblo de vivo. Ĉe tiu periodo la verkoj de la aŭtoro multe proksimiĝas al la ĉirkaŭa realo kaj kreskigas la denoncon pri maljustaj situacioj kiuj subpremas la socion. Krom la menciita serio, dum tiu jardeko ankaŭ elstaras la romanoj ''M’enterro en els fonaments'' (1962), ''Totes les bèsties de càrrega'' (1965), kaj ''Joc Brut'' (1965) unu el liaj plej furoraj verkoj de la aŭtoro, el la krimromana ĝenro.
 
1970a jardeko
 
La cenzuro kiu malhelpis la publikigon de liaj verkoj, malmildiĝas kaj aliflanke plivastiĝas la merkato de kultura konsumo en la kataluna lingvo, tiel ke publikiĝas multaj verkoj jam skribitaj, kiel ''Tocats pel foc'' (1976, skribita en 1959) aŭ ''Hem posat les mans a la crònica'' (1977, skribita en 1969). Dum ĉi tiuj jaroj li verkis ''Sòlids en suspensió'' (1974), ''No hi fa res si el comte-duc va caure del cavall, a Tàrrega'' (1980), kaj la serion ''Apòcrifs''. Al tiu ĉi periodo ankaŭ apartenas la sciencfikcia ''Mecanoscrit del segon origen'' (1974),tre populara romano por kelkaj generacioj de geknaboj en Katalunio.