Internacia Esperanto-Ligo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Fondo en 1936 kaj ekzisto==
[[Image:1937-01-ei-01.jpg|thumb|right|''[[Esperanto Internacia]]'', 1937]]Tial Bastien kaj la plej multaj aliaj estraranoj de [[UEA]] forlasis la Asocion kaj fondis ''Internacian Esperanto-Ligon'', kun sidejo en [[Britio]] (18an de septembro [[1936]]). Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe la [[Ĝeneva UEA]] restis komence nur la svisa (ĝis 1938) kaj (formale) la hispana landajneaktivaj asocioj en Hispanio, krome kelkaj cent individuaj membroj. Oni parolis pri [[Skismo]].
 
IEL tiel fariĝis la ĉefa internacia neŭtrala Esperanto-asocio, kun la revuo ''[[Esperanto Internacia]]'' kaj sidejo en [[Heronsgate]] apud [[Londono]]. Direktoro (''secretary'') dum la tuta ekzisto de IEL estis [[Cecil Charles Goldsmith]], kiu fakte estis la origina proponinto de IEL. Iusence oni povas vidi en IEL la sekvanton de [[Universala Federacio Esperantista]].