Movtelefonio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
Unue enkondukita en [[1983]], la ĉela sistemo estas la sistemo uzata nuntempe. Por konstrui aparatojn vere porteblajn, precipe por enmana uzo, nepras ke la postulata signalo-potenco estu malalta, estigante malgrandajn cirkvitojn kaj baterion. La telefono kaj la turo ne povas esti do tiel malproksimaj inter si; tial, uzendas pluraj [[anteno]]-turoj.
 
La ĉela telefonsistemo dividas la tutan servo-areon je pluraj malgrandaj partoj, nomataj
"[[ĉelo]]j". En ĉiu ĉelo estas uzataj apartaj anteno-turo kaj [[turkontrolilo]] (tiu ĉi duopo konsistigas bazan [[signalo-stacio]]n). La unua rekta avantaĝo estas la pli malpli konstanta unuformeco de la [[signalopotenco]] en la tuta [[servo-areo]]; la dua, estas la ripetado de la samaj signalo-frekvencoj en multaj ĉeloj sen okazi [[interferenco]]j, pro la malalta potenco. Tio estas la ŝlosilo por la amasa uzado de porteblaj telefonoj kaj, konsekvence, ĝia populariĝo.
 
Ĉelo estas la areo kovrata de la signaloj de unu anteno-turo. La formo kaj grandeco de ĉelo
dependas de multaj faktoroj, kiaj montoj, konstruaĵoj, alteco de la turo, potenco de la transmisiilo,
ktp. En urboj, ekzemple, ju pli altaj estas la konstruaĵoj, des pli malgrandaj devas esti la ĉeloj, pro la atenuiĝo de la signaloj.
 
Ĝenerale, ĉeloj estas reprezentataj kiel [[seslatero]]j, sed, vere ili estas neregulaj.