Raŭmismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "[[Literatura Foiro]]", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la [[Civito de Esperantio|Esperanta Civito]] en aŭgusto [[1998]], kvankam unu kunverkinto de la Manifesto (eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de [[LF-koop]], la studmaterialo de la simpozio apud [[Varsovio]] [[1984]], la [[http://www.esperantio.net/index.php?id=11 Konkludoj de Segedo]] [[1988]].
Jen la originalaj tekstoj de du dokumentoj, kiuj ne rilatas al raŭmismo, sed ĝenerale al la strategio de la [[Esperanto-movado]]. Ili estas faritaj antaŭ kaj post la Manifesto de Raŭmo.
Ĉi tiuj tekstoj estas kopiitaj el la revuo "[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]" de oktobro [[1991]] (paĝoj 187-189). Tajpis [[Gary Grady]] kaj reviziis [[Edmund Grimley Evans]], kiu redaktis ĉi tiun dosieron por iu FTP-ejo je oktobro [[1994]]. Ĝi estis hipertekstigita de [[Stefano KALB]] je januaro [[1996]]. La teksto de la Manifesto de Raŭmo estis kompletigita per la preamblo kaj korektita laŭ la aŭtenta originalo, aperinta en "[[Literatura Foiro]]" (n-ro 62 : 1980).
= [[Deklaracio de Tireso]] ([[1969]]) =
Linio 18 ⟶ 11:
== Plivastigi la dimension de la individuo ==
En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo "Junularo kaj [[socio]]" ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.
La mobilizo okazas ĉefe pro sento, ke la libera [[evoluo]] de la individuo estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj.
La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.
La [[lingvo]] estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj.
Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.
En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia [[programo|programoj]].
La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo.
La estonta agado de [[TEJO]] inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.
Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizaĵojn al solidariĝo kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de [[TEJO]].
= [[Proklamo de Voss]] ([[1991]]) =
Linio 64 ⟶ 33:
== Esperanto kiel funkcianta lingvo ==
En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke [[Esperanto]] estas jam funkcianta [[lingvo]] kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.
== Esperanto kaj strategio ==
Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj per[[meso]]j renkontu desube kreitan deziron aŭ bezonon.
La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala trejnado de instruistoj.
== Esperanto kaj naciaj lingvoj ==
Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.
== Esperanto - ĝia destino ==
La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:
<ul>
<li> sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;
<li> sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon.
</ul>
Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la vojon al tio.
La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skala uzado.
= Eksteraj ligoj =
[http://www.esperantio.net/index.php?id=10 Manifesto de Raŭmo]
[http://www.helsinki.fi/~jslindst/bja-diskuto.html Diskuto dum junio 2000 en Bja-listo]
=== Kritike kontraŭ raŭmismo: ===
*[http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html ''La liturgio de l' foiro (kun suplemento)''] aŭ [http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/foirismo.html ''La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)'']
|