Lajos Kökény: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]]
'''Lajos KÖKÉNY''' (kokenj), hungaro, parlamenta [[stenografo]] (antaŭe [[ĵurnalisto]] kaj mezlerneja [[profesoro]]). Naskiĝis en la [[31-a de majo]] [[1897]] en [[SátoraljaujhelySátoraljaújhely]]. Esperantisto de [[1919]]. Fondis en [[1928]] [[Hungara Heroldo]], red. kaj eld. ĝin ĝis 1930. Verkis propagandan broŝuron [[1928]]. De 1930 aperigis kvar kajerojn de [[Esperanto-Jarlibro Hungara-lingve]]. Aranĝis literaturajn vesperojn, ankaŭ en la [[Muzikakademio]], organizis skribenketon pri Esperanto, [[1931]]. De 1932 afergvid. vicprezidanto de [[HES]]. Iniciatis ([[1932]]) kaj gvidas la ekzamenan komitaton. Alfaris la [[Radnai-stenografio]]n al Esperanto, [[1928]], kaj samjare faris Esperanto-paroladojn dum la internacia kongreso de stenografoj en [[Budapeŝto]]. Laŭ komisio de sia oficejo li interrilatas pere de Esperanto kun la parencaj oficejoj de la mondo por fondo de kolektelo pri dokumentoj de la parl. stenografoj. Laboris por Esperanto ankaŭ en la [[Paneŭropa Movado]]. Diversaj artikoloj, ankaŭ en tri Hungariaj Enciklopedioj pri Esperanto. Redaktoro de la [[Enciklopedio de Esperanto]].