Statistiko de Esperantujo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
En [[Hungario]] en la jaroj 1995 ĝis 1999 ĉiujare inter 500 kaj 600 homoj trapasis ŝtate rekonitan ekzamenon pri Esperanto, plejparte en la meza nivelo; supozeble la situacio en la antaŭaj jaroj estis simila. Jam ekde la jaro 1966 oni povas trapasi ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza, meza kaj supera gradoj kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj.
 
Ekde 1998 studentoj de altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon nur post ŝtate rekonita ekzameno pri iu lingvo. En la jaro 2000 oni registris ankaŭ Esperanton. Ĉefe pro la rapida ebleco plenumi la kondiĉon por la diplomo la suma ekzamennombro tuj supreniris al 1627 kaj post du jaroj komencis ondumi inter 5000 kaj 7000. Temas pri proksimume 3000 ekzameniĝantoj ĉiujare, ĉar ĉ. la duono de la ekzamenoj estas malsukcesaj - la studantoj preferas frue provi la ekzamenon. Sume ĝis 2007 en la antaŭa jardeko okazis ĉ. 40.000 ekzamenoj kun proksimume 20 ĝis 30 mil studentoj<ref>Szilvási László: [http://www.esperanto.hu/hu-lernejo.htm "Malgranda fina venko" - en Hungario] (ekzamenoj 1995 - 2004); &#8211; [http://fr.groups.yahoo.com/group/bretonio/message/2317 raporto] de D-ro Ludoviko Molnár el marto 2007. Kp. la alineon pri [[Hungario:Esperanto-movado#.C4.88iujare_6000_.C5.9Dtate_rekonitaj_ekzamenoj|ŝtate rekonitaj ekzamenoj]].</ref>.
 
Ekde 2002 proksimume 5 procentoj de ĉiuj ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario estis pri Esperanto. Post la angla (ĉ. 50 %) kaj la germana (ĉ.&nbsp;25 %) ĝi ofte troviĝis sur la tria loko.