Povl Jørgensen: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Roberto (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: '''Povl Jørgensen''' (1916- Århus 1991) estis dana esperantisto, estrarano de Esperanto-movado kaj en Kopenhago, kaj en Århus kaj en CDEL. Jam komence ... |
AlexW (diskuto | kontribuoj) e klarigis naskiĝ- kaj morto-datoj |
||
Linio 1:
'''Povl Jørgensen''' ([[1916]]
Krom la granda laboro en estraroj de la nomitaj asocioj oni ankaŭ menciu lian efikecon kiel multjara kunlaboranto ĉe la kursoj, kaj en periodo ĉe "[[Altlernejo de Junaj Hejmoj]]" en Århus. Li estis lerta kaj ŝatata instruisto. Tiel ankaŭ dum la aranĝoj en [[Asvigo]]. Ĉe grandaj aranĝoj kiel [[IFEF]] kongresa en [[Århus]] [[1973]], [[UEA postkongreso]] samloke en [[1975]], kaj ĉe la DEA jarkunvenoj Povl Jørgensen, kiel unu el la gvidaj personaj ludis gravan rolon por la preparoj kaj bonaj rezultoj de la aranĝoj. Kaj li uzis Esperanton ankaŭ kiel ligilon por internaciaj kontaktoj, kaj multnombraj eksterlandanoj dum la jaroj vizitis aŭ trovis tranokteblecon en la gastama hejmo de Jenny kaj Povl Jørgensen. Verŝajne ĝuste tio estis io centra je lia rilato al la internacia lingvo. Lia interesema, ja preskaŭ scivolema sinteno al la mondo kaj al la homoj trovis nutron pere de personaj kontaktoj, kiuj ofte evoluis en amikecon. Lia forpaso certe faras profundan impreson en multaj hejmoj, ankaŭ ekster la danaj limoj.
|