Granda nigrakapa mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Halászsirály
e roboto aldono de: ja:オオズグロカモメ; cosmetic changes
Linio 13:
}}
La '''Granda nigrakapa mevo''' aŭ '''Pallasa mevo''', ''Larus ichthyaetus'', estas granda [[mevo]], tio estas [[birdo]] de la familio de [[Laredoj]] kaj ordo de [[Karadrioformaj]].
== Disvastiĝo ==
Tiu specio reproduktiĝas kolonie en marĉoj, mar- aŭ lagobordoj kaj insuloj el sudaj [[Rusio]] kaj Ukrajnio, prefere salaj kaj en sekegaj areoj, tra la grandaj lagoj de Centra Azio, ĉefe la Kaspio, ĝis nordokcidenta Ĉinio kaj [[Mongolio]]. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en orienta [[Mediteraneo]], la Ruĝa Maro, Mezoriento, [[Arabio]] ĝis nordokcidenta [[Barato]] kaj ĝis Egiptio kaj Nepalo. Tiam la specio ĉeestas marbordojn, grandajn riverojn, havenojn, fiŝejojn kaj fiŝmagazenojn.
 
Ĝi venas al okcidenta [[Eŭropo]] nur kiel rara vagulo. En [[Britio]] estis vidata nur en 1859 kiel akceptebla vidaĵo.
== Aspekto ==
Tiu estas granda mevo, preskaŭ tiom granda kiom la [[Nigramantela mevo]]. Ĝi estas 57-65 cm longa kun enverguro de 1,4 ĝis 1,7 m kaj pezo de 900 ĝis 2000 g. Somera plenkreskulo estas nekonfuzebla ĉar '''neniu mevo tiom granda havas nigran kapon'''. Krome ĝi havas grizajn dorson kaj flugilojn, tiuj mallarĝaj kaj kun blankaj pintoduono kaj nigraj pintoj kun blankaj “speguloj”. Kolo, brusto, ventro kaj vosto estas blankaj. La kruroj estas verdoflavaj kaj ankaŭ la '''beko, tre longa, dika kaj hoka kun ruĝaj pintoj en ambaŭ makzeloj kaj antaŭpinta nigra ringo'''. La okuloj havas okulan mallarĝan ringon, sed pli rimarkindajn blankajn duonringojn tre kontrastajn kun la nigra kapo.
 
En ĉiu alia plumaro, mahela masko tra la okulo indikas ŝpurojn de la nigra kapo. Ekzemple vintruloj perdas la ruĝajn bekopintojn en ambaŭ makzeloj sed ne perdas la antaŭpintan nigran ringon. Junuloj atingas la grizajn suprajn partojn sufiĉe rapide, sed ili atingas la entutan plenkreskulan plumaron nur post kvar jaroj.
== Kutimoj ==
La voĉo estas akra ''kraak'' krio kaj alia “kiu”; tiu specio estas tre silenta for de reprodukta sezono. Tiu mevo faras neston surgrunde el sekaj plantoj kaj plumoj, plej ofte inter rokoj, plantoj aŭ la duna sablo, en multnombraj kolonioj de 3,000 paroj, foje proksime de la Arĝentmevo (larus argentatus), sed ne inter ili. La ino demetas 2-4 ovojn. Kovado daŭras pli ol 3 semajnoj kaj estas farata ĉefe de la ino.
 
Linio 27:
 
La '''Granda nigrakapa mevo''' aŭ '''Pallasa mevo''', ''Larus ichthyaetus'', estas specio protektita de la ''Traktato por la Konservado de Afrika-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj'' (AEWA).
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49230|title=Larus ichthyaetus|downloaded=11 May 2006}}
== Eksteraj ligoj ==
* [http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/charadriiformes/goeland.ichthyaete.html
Franclingva ejo pri Glacimevo]
 
[[Kategorio:Mevoj]]
 
[[kategorioKategorio:Ĥaradrioformaj]]
[[kategorio:mevoj]]
[[kategorio:Ĥaradrioformaj]]
 
[[bg:Голяма черноглава чайка]]
Linio 41 ⟶ 40:
[[fr:Goéland ichthyaète]]
[[hu:Halászsirály]]
[[ja:オオズグロカモメ]]
[[lt:Kiras kvatoklis]]
[[pl:Mewa orlica]]