Joniga radiado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: om:Ionizing Radiation
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"teĥnologia"->"teknologia" "propriecoj"->"proprecoj" "teĥnologia"->"teknologia" "propriecojn"->"proprecojn"
Linio 1:
Sub la nomo '''joniganta radiado''' oni aludas aron da fenomenoj tre gravaj el [[Fiziko|fizika]] sed ankaŭ el teĥnologiateknologia, biologia kaj medicina vidpunktoj.
 
[[Image:Alfa beta gamma radiation.svg|300px|thumb|]]
 
La [[Iksradio|ikso-]] kaj [[gama-radiado]]j estas fenomenoj tute similaj en sia naturo al la videbla lumo, parto de la t.n. [[elektromagneta spektro]], kiu ankaŭ inkludas aliajn fenomenojn kiel la [[radio-ondo]]jn aŭ la [[Ultraviola radiado|ultraviolan]] kaj [[Infraruĝa radiado|infraruĝan]] lumojn. Ĉiuj havas la saman rapidon en la vakuo, sed diferenciĝas en la ondaj propriecojproprecoj, t.e. la frekvenco kaj la ondolongo, kaj la individua energio de la senmasaj je kiuj ili kunmetiĝas, la [[fotono]]j.
 
Se la energio de la fotonoj estas sufiĉe granda, povas okazi ke kiam la radiado alvenas al materia medio kaj interagas kun tiu ĉi, ĝi kapablas disigi ties [[elektrono]]jn disde la [[Atomkerno|nukleo]], kaj krei ene de la materio elektrajn [[ŝarĝo]]jn, liberajn elektronojn kaj pozitivajn [[jono]]jn, tio estas, ĝi povas jonigi la materion.
 
Tial, la ikso- kaj gama-radiadoj estas nomataj jonigaj [[Elektromagneta radiado|elektromagnetaj radiadoj]].
Notu ke la ebleco estigi jonojn dependas kaj de la energio de la radiado kaj de la materio. Fakte, ne eblas difini simplan kaj ununuran valuon de la energio kiu valorus kiel ''sojlo'', t.e. super kiu la radiado estu joniga kaj sub kiu ĝi estu ne-joniga. Ne ekzistas absoluta fizika limo inter la iksa kaj ultraviola radiadoj. Tiu limo estas ĉefe teĥnologiateknologia, laŭ la ilo uzata por generi tiajn radiadojn, kvankam oni povas fiksi praktikajn limojn depende de la naturo de la materio konsiderata (aero, akvo, mezvaloro de la homa histo).
 
Tiun ĉi efekton, la jonigado de la materio, oni povas kaŭzi per la ''bombado'' de la medio per materiaj partikloj tre rapide vojaĝantaj. Kiam ĉi ties energio estas sufiĉe granda, la efektoj sur la materion trairatan (aero, vivantaĵo, ktp) kompareblas kun la kaŭzitaj de la ĵus priskribitaj elektromagnetaj radiadoj. Tial ĉi, la tre rapide vojaĝantajn partiklojn oni ankaŭ konsideras joniganta radiado, kvankam la vorto radiado ne estu tute taŭga ĉi-kaze.
Linio 24:
Kial oni konsideru kune ĉi tiujn aparte malsamnaturajn fenomenojn?. Ĝuste ĉar samas ilia efekto sur la materion, la '''jonigado'''. Kaj ĉi tio estas siavice grava pro du kialoj:
 
El vidpunkto praktika, oni povas profiti la jonigadon por utilaj celoj. Ekzemple, oni povas ŝanĝi la ĥemiajn propriecojnproprecojn de iu materio, ĝin submetante al [[surradiado]]. Ekzemploj de tia aplikado estas la radiaktivaj fulmoŝirmiloj (kiuj uzas la jonigadon de la ĉirkaŭa aero por, teorie, pli atrakti la fulmojn), la incendidetektiloj, la polimerado de plastaj materioj, ktp. En tiuj kazoj oni povas uzi kaj partiklajn kaj elektromagnetajn radiadojn, kaj la elekto nur dependas de la specifaj detaloj dezirataj.
 
La dua grava aspekto okazas kiam la trairata materio estas la homa korpo. En tiu kazo la jonigado kaŭzas damaĝojn sur la vivajn ĉelojn. Tio ĉi havas konsekvencojn sur la sanon, ĉar ĝi pliigas la probablecon de estigo de [[kancero]] aŭ heredaj malsanoj kaj, se sufiĉe granda, ĝi povas kaŭzi aliajn malsanojn, kiel kataraktojn, bruligojn kaj eĉ la morton. Denove ekzistas malsimiloj inter ĉiuj tipoj de radiado, ĉar la menciitaj efektoj dependas interalie de la kapablo de la radiadoj eniri en la korpon, sed la fina damaĝo estas esence la sama. Samaj estas ankaŭ la teĥnikoj uzata por protekti kontraŭ tiu damaĝo, la tiel nomata [[radiada protekto]].