Rinocera Aŭko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Macareŭ rhinocéros
e roboto aldono de: pl:Alka rogata; cosmetic changes
Linio 16:
 
Ties teritorio ampleksiĝas en [[Norda Pacifiko]] kie la specio nutras sin per etaj [[fiŝo]]j kaj nestumas en [[kolonio de marbirdoj|kolonioj de marbirdoj]]. La nomo devenas el '''korneca pliigo de la beko''', kiu aperas nur en reproduktuloj. Krome, kiel okazas ĉe fraterkuloj, ĉiujare renoviĝas la bekingo.
== Aspekto ==
La '''Rinocera aŭko''' (konata ankaŭ kiel [[Kornobeka fraterkulo]]) estas mezgranda [[aŭko]] (35 cm longa) kun granda, forta, pinta flavoranĝa beko (kun la 'korno' elirante supren el la bazomezo). La [[plumaro]] estas malhela (preskaŭ nigra) supre kaj pli pala sube; la reproduktuloj ĉu maskloj ĉu inoj posedas '''blankajn striojn''' unu de supre la flava okulo ĝis la nuko kaj alia el la bekobazo al malantaŭa kolo en ĉiu flanko tre kontrastaj antaŭ la nigra fono. Maskloj estas iomete pli grandaj ol la inoj (ĉirkaŭ 10 % laŭ pezo, 500 g).
== Disvastiĝo ==
La '''Rinocera aŭko''' estas aŭko de norda Pacifiko kiu reproduktiĝas el [[Kalifornio]] (ĉe la insuloj de la [[Kanalo de Kalifornio]]) al la [[Aleŭtoj]] en [[Alasko]] en [[Ameriko]]; kaj ĉe [[Hokajdo]] kaj [[Honŝuo]], en [[Japanio]] kaj en [[Norda Koreio]] kaj insulo [[Saĥalino]] en [[Azio]]. La birdoj vintras kaj proksime kaj malproksime de marbordoj, por tio ili iomete migras.
== Kutimoj ==
La '''Rinocera aŭko''' '''nestumas en tuneloj''' kavitaj per bekoj kaj piedoj engrunde aŭ en naturaj kavetoj el 1 ĝis 5 m profundaj kaj malofte ĝis 8 m, foje kovritaj el vegetaloj. Ili preferas nestolokojn en malkrutaj deklivoj por helpi ekflugon necese ĉe mallertaj flugantoj. La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata de ambaŭ gepatroj dum 45 tagoj; la [[duonfrumatura]] ido estas manĝigata per beko plena je fiŝoj ĉiunokte (laŭ maniero de fraterkuloj) dum 50 tagoj. La nokta kutimaro oni supozas ke klopodas malhelpi predadon kaj [[kleptoparazitismo]] de [[mevo]]j; dumtage ili restas enmare aŭ en siaj subteraj nestoj. La ido sendependiĝas post 55 tagoj. Ili atingas seksan maturecon je la 3 aŭ 5a jaro.
 
En maro la '''Rinocera aŭko''' manĝas [[fiŝo]]jn, kun kelka [[krilo]] kaj [[kalmaro]]j. Ili manĝas malproksime de marbordo dum la reprodukta sezono en marmezo. Por kapti predaĵojn, ili plonĝas tiom profunde kiom ĝis 57 metroj kaj tiom daŭre kiom ĝis 148 sekundoj.<ref>{{cite journal | last =Kuroki | first =Maki | coauthors = Kato, Akiko; Watanuki, Yutaka; Niizuma, Yasuaki; ''et al.'' | title =Diving behavior of an epipelagically feeding alcid, the Rhinoceros Auklet (''Cerorhinca monocerata'') | journal =Canadian Journal of Zoology | volume =81 | issue =7 | pages =1249–1256 | date =Jul 2003 | doi=10.1139/z03-112 | accessdate =2007-03-02}}</ref>
 
== Evoluado kaj prahistoriaj specioj ==
La genro ''Cerorhinca'' evoluis en Norda Pacifiko, ŝajne en mezmalfrua [[Mioceno]]. Kvankam nuntempe restas ununura specio, estis iam mule pliaj, kaj laŭ nombro de specioj kaj laŭ distribuado; oni trovis fosiliojn tiom sude kiom ĝis [[Baja California]]. Konataj prahistoriaj specioj estas jenaj:
 
Linio 32:
* ''Cerorhinca reai'' (San Diego, malfrua Plioceno, SOkc USA)
 
== Referencoj ==
<div class="references-small">
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49300|title=Cerorhinca monocerata|downloaded=11 May 2006}} Ne minacata
Linio 39:
</div>
 
[[kategorioKategorio:birdojBirdoj de Azio]]
[[kategorioKategorio:birdojBirdoj de Ameriko]]
[[kategorioKategorio:Aŭkedoj]]
[[Kategorio:Fraterkuloj]]
[[kategorio:fraterkuloj]]
 
[[de:Nashornalk]]
Linio 48:
[[fr:Macareux rhinocéros]]
[[ja:ウトウ]]
[[pl:Alka rogata]]
[[ru:Тупик-носорог]]