Seĥmeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Sekhmet
e roboto aldono de: sh:Sekhmet; cosmetic changes
Linio 2:
'''Seĥmeta''' estas [[egipta mitologio|egipta diino]] kiu havas virino-korpon kaj leonino-kapon. Ŝi estas fratino de [[Basteta]].
 
== Signifo ==
En la antikva [[Egiptio]] Seĥmeta estis diino de la milito, de la malsano, sed ankaŭ de la kuracado. Oni timis ŝin, ĉar oni kredis, ke ŝi alportis disputojn, epidemiojn kaj eĉ la morton kaj oni konsideris ŝin sovaĝa, militema kaj teruriga. Sed se sacerdotoj trankviligis ŝin per preĝoj, ŝi forprenus ĉiujn minacojn.
 
== Reprezentado ==
[[Dosiero:GD-EG-KomOmbo016.JPG|thumb|right|180px|Seĥmeta en la [[templo Kôm Ombo]] ]]
Oni prezentis tiun diinon en formo de virino kun leona kapo. Sur la kapo ŝi portas la sundiskon kun la serpento kiu kraĉis fajron al tiuj, kiujn la diino volas puni.
 
== Kulto ==
[[Amenhotep la 3-a]] starigis en la templo Mut en [[Karnak]] ĉirkaŭ 700 statuoj de Seĥmeta. Laŭ opinio de kelkaj esploristoj la statuoj servis la diinkulton laŭ la jaro: antaŭ ĉiu statuo oni preĝis dum la diversaj tagoj de la jaro por trankviligi ŝin; estis almenaŭ unu tia preĝo dum ĉiu tago. Aliaj esploristoj opinias, ke la templo malhelpis grandan danĝeron, eble la peston. Kiel pruvo ili rigardas multaj rapide entombigitaj mortintoj kaj pestpreĝoj de la najbaraj popoloj, kiuj priskribas malsanajn egiptojn. Dek el tiuj statuoj troviĝas hodiaŭ en la [[Louvre]] en [[Parizo]].
 
== Egipta mitologio ==
[[Dosiero:Sachmet asb 2335 08-2003 small.jpg|thumb|left|180px|La diino Seĥmeta]]
En la egipta mitologio Seĥmeta estas filino de [[Rao]], edzino de [[Ptaho]] kaj patrino de [[Nefertumo]]. Kiel okulo de Rao Seĥmeta devas puni la homojn, kiuj malobeis Raon. Sed ŝi forglutas tiom da homoj, ke Rao timas, ke ŝi mortigos ĉiujn.
Li revokas ŝin, sed Seĥmeta restas sur la tero. Tiam Rao ruzas: li verŝigas miksaĵon el ruĝa farbo kaj biero sur la grundon; Seĥmet kredas ke temas pri sango kaj ŝi avide trinkas. Ebria ŝi reiras al Rao kaj fine trankviliĝas denove
 
== Vidu ankaŭ ==
{{il}} [[Egipta mitologio]]
{{il}} [[Egipta civilizo]]
Linio 25:
{{el}} http://www.middle-east-online.com/english/?id=15916
{{el}} http://www.diariodelaltoaragon.es/noticias/detalle.php?id=160412 <!-- _Hallan_ _imágenes_ _de_ _la_ Diino Seĥmeta -->
<br clear=all>
{{Commons|Sekhmet}}
 
[[Kategorio:Diinoj]]
[[Kategorio:Mitologio]]
[[Kategorio:Egiptio]]
<br clear=all>
{{Commons|Sekhmet}}
 
[[als:Sachmet]]
Linio 54:
[[pt:Sekhmet]]
[[ru:Сехмет]]
[[sh:Sekhmet]]
[[simple:Sekhmet]]
[[sk:Sechmet]]