Heitor Villa-Lobos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
Reveninte al sia lando, li uzis ilin por komponi kelkajn el siaj plej gravaj verkoj. Ekde tiu tempo, li estis internacie konata. Li vivis ĉiam en Brazilo, sed li vojaĝis plurfoje en [[Europo]]n, kie li laboris kiel [[orkestrestro]].
 
En [[1930]] Villa-Lobos reiris en Brazilon, kie li iĝis, kune kun [[arĥitekto]]j, [[pentristo]]j kaj aliaj [[intelektulo]]j, unu el la plej estimataj artistoj de la nova forte nacia reĝimo kreita de Getulio Vargas. Unue li vivis en [[São Paulo]], sed ĝi baldaŭ iĝis centron de politika malstabileco. Villa-Lobos kunlaboris kun [[Getúlio Vargas]] kiel oficiala komponisto de lia reĝimo. Pro lia influo Vargas enkondukis muzikon kiel devigan lernobjekton en gimnazioj kaj mezgradaj lernejoj. Kiam finiĝis la [[diktaturo]] de Vargas, oni forpelis la muzikan fakon de publikaj lernejoj.
 
En [[1932]] li reiris en Rio-de-Ĵanejron kaj fondis la SEMA-n (Inspektaro por Muzika kaj Arta Edukado). Li aktiviĝis pri multaj kampoj pri edukado kaj eĉ fondis orkestron portante sian nomon. Tiuj edukaj aktivaĵoj de SEMA daŭrige agis ĝis la kreado de [[Nacia Konservatorio por Orfea Kanto]] la 26-an de novembro de [[1942]] sub lia respondeco. Li montris grandan entuziasmon pri tiuj aktivaĵoj, disvolvante bravan kvankam koheran programon pri komenca instruado je unuagrada kaj mezgrada instruado, alta trejnado, koncerta organizado kaj konservo da popolaj tradicioj. Dume, kelkajn gitarajn verkojn li kreis: ''Disdono de floroj'' (''Distriução da Flores'', [[1937]]), la ''Aria das Bachianas Brasileiras 5-a'' ([[1938]]) kaj ''Ses preludoj'' (Seis prelúdios, [[1940]]).
Linio 34:
 
Dum tiu periodo Villa-Lobos eliris Brazilon nur por mallongaj vojaĝoj por orkestrodirekti en Argentinio, Urugvajo kaj [[Ĉilio]] kaj partopreni la Internacian Kongreson pro Muzika Edukado ĉe [[Prago]] ([[1936]]), kaj okaze vizitante [[Vieno]]n. En [[1944]] li vojaĝis al [[Usono]], kie li reiris ofte kaj kie li atingis solidan famon. Dum tiu unua vizito li direktis la [[Jensen Sinfonic Orchestra]] de [[Los Angeles]] en programo da verkoj siaj, kaj en [[1945]] li koncertis en [[Bostono]], [[Novjorko]] kaj [[Ĉikago]]. Je la fino de la [[Dua Mondmilito]] li eblis reiri al Parizo, kie li estis elektita korespondan anon de la [[Instituto de Francio]], anstataŭante mortintan hispanon [[Manuel de Falla]].
 
Kiam finiĝis la [[diktaturo]] de Vargas, oni forpelis la muzikan fakon de publikaj lernejoj kaj Villa-Lobos estis rigardita malbone pro siaj ligoj al faŝismo, kvankam li ideologie neniel ligiĝis al ĝi.
 
Post sia reveno Villa-Lobos fondis en Rio-de-Ĵanejro la ''Brazilan Akademion de Muziko'', kies prezidanto li estis ĝis sia morto. Kiam lia sano pli malboniĝis, li iris al Novjorko dum kelkaj monatoj por [[terapio]] je [[Memorial Hospital]]. Li vojaĝis konstante post tio, vizitante ĉiujare [[Usono]]n kaj [[Francio]]n, ĉiam direktante kaj komponante. La ''Kanto de Poeto de 18-a Jarcento'' (''Canção do Poeta do Século 18'', [[1953]]), la ''Konĉerto por gitaro kaj malgranda orkestreto'' (''Concerto por Violão e pequena Orquestra'', [[1951]]) kaj la ''Verdaj domegoj'' (''Green mansions'', [[1958]]) por [[soprano]] kaj [[orkestro]] kun gitaro, estis liaj lastaj verkoj por gitaro. Li mortis la 17-an de decembro de [[1959]] en Rio-de-Ĵanejro, 72-jaraĝa.