Trobadoro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Tiuj altnivelaj [[kanzonisto]]j unue aperis en [[Limoĝio]], la regiono de [[Limoĝo]], kaj verkis en la loka [[dialekto]]. Tre rimarkinde, iliaj imitantoj kaj posteuloj uzos la saman limoĝan dialekton, ĉu ili estas [[gaskonoj]], [[provencanoj]], [[katalunoj]], ktp. Tiu varianto limoĝa de la okcitana restis beletra komuna esprimilo de la tuta [[Okcitanio]]. Kiel la [[Biblio]] de [[Marteno Lutero]] unuecigis poste la germanan lingvon, la trobadoraj tekstoj unuecigis la beletran lingvon de la okcitana lando. Tio estu por ni esperantistoj memorinda: la tiama literaturo kreis la unuecan lingvon, kiun la klera klaso komprenis; kaj la trobadoraj interpretistoj disvastigis ĝin de [[kastelo]] al kastelo, de [[kortego]] al kortego. La literaturo kreis, unuecigis, disvastigis la lingvon.
 
Tiuj trobadoroj estis [[nobelo]]j aŭ altklasaj homoj. La unua (el kiu restas [[teksto]]j, ĉar tre certe li havis antaŭulojn) estis [[Vilhelmo la 9-a (Akvitanio)|Vilhelmo la 9-a]], [[Grafo]] de [[Piktavio]], [[Duko]] de [[Akvitanio]], unu el la plej potencaj nobeloj de la epoko, multe pli ol la [[reĝo]] de la tiama [[Francujeto]] [[Jaufre Rudel]], de [[Blaye]], ĉe la buŝego de rivero [[Garono]], estis [[princo]]. Ĉu vere princo, aŭ simple la unua, la ĉefo, laŭ la latina etimologio? Ĉiel, [[grandsinjoro]]. [[Rambault d'Aurenĝa]] estis ankaŭ plej potenca [[feŭdomastro]]; sed la potenco kulminis en la personoj de [[Alfonso la 2-a (Aragono)|Alfonso la 2-a]], Reĝo de [[Aragono]], kaj de [[Rikardo LeonkoroLeonkora]], filo de la angla reĝo.
 
Pli poste ekbrilis etnobeloj, kiel [[Bernard de Ventadorn]], [[Bernard de Born]] aŭ [[Gaucelm Faidit]]. La arton de trovado praktikis ankaŭ [[kleriko]]j kiel [[Folko de Marsejlo]], kiu poste fariĝos [[episkopo]] de [[Tuluzo]] dum la tiel nomita [[albiĝensa milito]]; kiel [[Peire Cardenal]], [[Joifre de Foixa]], [[Daude de Pradas]] kaj aliaj. Riĉaj komercistoj kiel [[Bertrand Carbonel]] kaj [[Pistoleta]]; [[burĝano]]j kiel [[Peire Vidal]] aŭ [[Peire Ramoun de Tolosa]]. Tio pruvas ian demokratiĝon de la trobadora arto, se tiu vorto havas sencon pri tiu fora [[Mezepoko]]. Tamen, la fakto, ke simplaj kantistoj de tiuj kanzonoj ĉar kompreneble la grandsinjoroj ne vojaĝis por kanti siajn poemojn kaj lasis tion al profesiaj muzikistoj kaj [[ĵonglisto]]j mem ekverkis [[poeziaĵo]]jn kaj ekkomponis [[ario]]jn kiel [[Marcabru]] aŭ [[Cercamon]] estas fina pruvo, ke la trobadora arto plene enradikiĝis en la tiama [[okcitana socio]]. Nur [[kamparano]]j ne troveblas en la trobadoraj vicoj, iliaj tiamaj teruraj vivkondiĉoj facile klarigas la kialon.