Trobadoro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
 
Tamen ekzistas aliaj temoj ol la prikantado de la rafinita amo (''la fin amor''). La trobadoro ne ĉiam senfine atendas la kompaton (''merces'') de l' amata. En la ĝenro [[tagiĝo]] (''alba'') la temo estas la kruela reveno de la [[taglumo]], kiu devigas la amanton forlasi la liton de sia amatino; la gardista kanzono (''pastorela'') ĝenerale priskribas lertaĵon de izola ŝafistino por elturniĝi el la premo de alveninta sola [[kavaliro]]; la [[tenso]]n rivala [[dialogo]] kontraŭstarigas du trobadorojn, kiuj inter si luktas kante pri antaŭelektita [[temo]]; fama restis la tenson inter [[Raimbaud de Aurenĝa]] kaj [[Guiraud de Bornelh]] pri la maniero verki: ĉu klare (''trobar leu'') ĉu hermetike (''trobar clus''). La poezio evoluis, laŭlonge de la 150 jaroj de la trobadora epoko; kelkaj poemoj de la lasta periodo estas preskaŭ surrealismaj, Ekzistas ankaŭ la ''planh'', la [[plendo]], ofte pri la morto de suzereno aŭ de grandnobelo; ankaŭ la ''sirventes'', defenda [[pamfleto]], kiel tiuj de la lasta periodo, kontraŭ la abomeninda invado de la [[francoj]], kiuj venis priplagi la landon, okaze de la [[Albiĝensa Krucomilito]]. Nin modernulojn amuzas la erotikaj poemoj, kiel tiuj de Vilhelmo la 9-a; kaj male plej malplaĉas la abomeninda ĝojo de [[Bertrand de Born]], kiu glorigas la fian plezuron de militado, antaŭ la kadavroj de batalintoj trapikitaj per lancoj kaj cirkaŭitaj de izolaj senrajdulaj ĉevaloj.
 
==Influoj al Trobadoroj==
 
La trobadoroj mem ricevis influon probable de [[Al Andalus]], la hispana araba regolando, kiu tiam en la suda [[Hispanio]] brilis en la [[islamismo|islama]] mondo. Ili certe interŝanĝis influojn; tion pruvas similaĵoj inter la trobadora kanzono kaj la [[zagalo]] de l' arabaj poetoj; oni ankaŭ trovas bildojn el [[manuskripto]]j aŭ [[vitralo]]j montrantaj arabajn kaj okcitanajn poetojn en kunaj aŭ rivalaj kantoj. Tiuj renkontoj devis esti oftaj; male al komuna opinio oni multe vojaĝis en [[Mezepoko]], ofte foren (oni nur pensu pri la senĉesaj [[pilgrimo]]j) kaj interŝanĝoj inter kortegoj estis kutimaj. Cetere jam komenciĝis la [[krucomilito]]j ĝis [[Oriento]], kie okcidentaj kavaliroj instalis [[feŭdobieno]]jn en islamaj teritorioj kaj alkutimiĝis kun la lokaj moroj, interlie kun kantata poezio akompane de muziko.
 
==Trobadoroj==