Lorjak: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"pseŭdnnimo"->"pseŭdonimo"
Linio 1:
'''Jacques-Louis MAHÉ''', pseŭdonime '''Lorjak''' (naskiĝis [[1912]] - mortis la [[4-a de aŭgusto|4-an de aŭgusto]] [[1992]] en [[Parizo]]) estis [[Francio|franca]] esperantisto, reklamfotisto, filmisto kaj verkisto.
Li esperantistiĝis en [[1932]]. Profesia fotisto, li estis altirita de filmado, kaj fariĝis pioniro de la Esperanta filmo. En [[1937]] li prezentis sian senparolan E-propagandan verkon ''Antaŭen'' ([[1936]]) en la internacia konferenco ''Esperanto en moderna vivo''. Antaŭen surekranigas absurdaĵojn okazantajn pro lingva nescio en fremda lando, kaj roligas multajn anojn de la tiama pariza grupo. El ili Mahé aparte bone kunlaboris post la milito kun sia amiko Pierre Petit, prezidanto de la franca asocio, i. a. en la iniciato "Esperanto kaj komerco". En 1963 li produktis la unuan kaj ĝis nun unusolan - origine Esperantlingvan longdaŭran fikcian filmon: la unuhoran ''Angoroj''. La ĉefrolantoj estis aktoroj de la Internacia Arta Teatro, Jana Ravšelj, Marc Darnault kaj Srdjan Flego; en epizodaj roloj aperis R. Schwartz, R. Bernard, J. Thierry, M. DucGoninaz kaj aliaj. Tiu ĉi prikrima - sed Schwartz-e humura - filmo, kiu okulume aludas al esperantistoj kaj esperantaĵoj, estis aprezata en diversaj kongresoj kaj eldonita sur vidbendo de LF-Koop. Lian ŝaton al filmoj atestis liaj regulaj filmrecenzoj en [[Franca Esperantisto]] sub la vortluda pseŭdnnimopseŭdonimo "A. Mickey via".
 
La alia duono de Mahé estis la verkista, kiun li kaŝis per la pseŭdonimo Lorjak. Liaj aperintaj romanoj kaj novelaroj montras lin ne nur la plej inda heredanto de la Schwartz-a humuro kaj vortludemo, sed ankaŭ proprastila kreanto de ekscitaj intrigoj, kaj amanto de Parizo. Liaj verkistaj kvalitoj kulminas eble en Regulus, longa aventur-romano pri la Parizo de la XVII-a jarcento.