Émile Peltier: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
 
''' Emile PEHIERPELTIER''' (peltje), franco, katolika pastro. Nask 17 sept. 1870 en Villandry (apud Tours), mortis 17 febr. 1909. Unue prof. de angla lingvo; poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours). Pioniro de E ĉe la katolikoj. E-iĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion. Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, E-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En okt. 1903 Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua kongreso, Peltier diris la unuan E-istan meson, sed ne povis prediki en E, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2 sept. 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por E Pio X, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika E-a movado. Li prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de E“, 1907. Traduko de Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.
L. BASTIEN.