Tupia lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
e ortografio
eNeniu resumo de redakto
Linio 38:
Ĝi estas iomete artfarita, ĉar eŭropaj pastroj skribis [[gramatiko]]jn kaj [[lernolibro]]j pri ĝi sekvante la [[gramatika nomenklaturo]] de [[latina lingvo]] kaj provante proksimigi ĝin de la latina. Sekve, ĝi ne estis lingvo apartenanta al unu [[tribo]], sed la unuformigo leksikona de diversaj dialektoj, fiksitaj de la gramatiko de [[pastro]] [[José de Anchieta]] kaj de aliaj jezuitoj. La tupia, sekve, estis la rezuto de tiu normiga klopodo por servi al ĉiuj [[misiisto]]j en iliaj laboroj. La jezuitoj trudis la tupian en siaj vilaĝetoj normigante la diferencojn ekzistantaj inter la faktoroj de ĉiu tribo, kreante instrumenton de interkomunikiĝo, ĉu inter la diversaj [[tribo]]j grupiĝintaj, ĉu inter [[eŭropido]]j mem, pro tio, estas granda la influo de la [[portugala lingvo|portugala]] kaj de [[hispana lingvo]] en la tupia. En 18-a jarcento, la portugala ''condestável'' ([[ĉefministro]]) [[Markizo de Pombal]] malpermesis la uzon de l' tupia en [[lernejo]]j kaj [[dokumento]]j kaj deklaris la portugalan la oficiala lingvo de [[Portugalio]] (kaj sekve de [[Brazilo]]) en [[1758]] (antaŭe en Portugalio oni uzis la [[latino]]n flanke al la portugala en oficialaj [[dokumento]]j).
 
Tiu lingvo, sistemigita de jesuitojjezuitoj, ĝis hodiaŭ estas parolata de la [[indiĝeno]]j ĉirkaŭ la rivero [[Negro (rivero)|Negro]]. Kelkaj triboj parolas kreolan tupian kiu apenaŭ konservas misformigitan kaj reduktintan terminaron el la tupia, simpligante komplete la [[morfologio]]n kaj [[sintakso]]n.
 
La plejparto de l' [[vorto]]j tupiaj havas [[vortradiko]]jn unu aŭ du [[silabo]]jn longaj, kio, kurioze tre similas al sistemo de [[apriora lingvo|aprioraj projektoj]] de artfaritaj lingvoj: ''CAA'' [ka:] signifas planto, do ''caapim'' [ka:'''pim'''] signifas "planto en ĝenerala senco", ''caatinga'' [ka:'''tin'''ga] signifas "blanka planto", ''caaju'' signifas "fruktdona planto" kaj ''caaubi'' [ka:ŭ'''bi''']], arbo, ktp. ''Y'' [ü] estas likvo, ''caayin'' (planto+likvo+sufikso) estas trinkaĵo farita el plantoj.