K. R. C. Sturmer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
mortodato
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
'''Kenelm Ralph Creusé Sturmer''', angla esperantisto, denta teknikisto. Naskiĝis la [[16-a de aprilo|16-an de aprilo]] [[1903]] en [[Poole]], mortis la [[18-a de marto|18-an de marto]] [[1960]] en [[Londono]].
 
Kvara infano de kulturburĝaj gepatroj, loĝas de 1917 en London. Varbiĝis al E en 1922 per parolado de s-ino Blaise. Eklaboris por E en Sudlondona E Klubo, de 1925 por LE Klubo, kies vicprez. li estis en 1927. Konsilanto de BEA de 1928. De 1929 vicĉefred. de „Int. Language“ kaj ĉefred. de 1930. Kunaranĝanto de UK en Oxford, 1930. Ano de BLEA de 1932. Li faris multon por seriozigi nian kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo, „Por Recenzo“ (1930), kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, [[ĵaluzo]], [[envio]] kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze. Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis nian literaturon. Skizoj kaj noveletoj estas la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estas kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).
W. B. JOHNSON