Emil Pfeffer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
 
'''Emil Pfeffer''' (pfefer) (naskiĝis la [[16-an de decembro]] [[1891]] en [[Krakovo]], [[Polujo]], patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli - mortis la [[20-an de novembro]] [[1965]] en Montevideo, Urugvajo) estis d-ro jura kaj absolvinto de filozofiaj fakultatoj ([[historio]], [[geografio]], [[lingvistiko]]).
 
Esperantisto de la unua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara li esperantigis el la latina '''Amoro kaj Psiĥe''' de [[Apulejus]]. Poste aperis de li en libroformo '''Kvin prelegoj pri bakterioj''' de prof. Bujwid; '''Ekonomio socia''' de Marchlewski, '''Esperanto en 10 lecionoj''' por poloj (laŭ Cart), '''Esperanta-Pola Konversacio'''. Tre grava estas lia esperantigo de ''' Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko''' de [[Eugen Wüster]].