Damino: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: de, he, pl, ru |
fonetismo ktp |
Linio 1:
'''Damino''' (''Damin, Demiin'') estas [[sekreta lingvo]] de la plenkreskaj viraj membroj de la lardila [[tribo]], kiu vivas sur la insulo [[Mornington]] en la [[golfo Karpentaria]] en norda [[Aŭstralio]]. La lingvo kutimis esti instruata, en unu sola tago, kiel parto de iniciada ceremonio, kiu ankaŭ ampleksis penisan [[subincizo]]n. Viroj kiuj partoprenis en la sama ceremonio, do samaĝuloj kaj ties iniciatoroj, devis poste interkomuniki nur en Damino. La lingvo ne vere estis sekreta. Virinoj kaj infanoj ankaŭ pli aŭ malpli komprenis ĝin. Damino ĉesis esti instruata kiam la iniciada praktiko estis malpermesita fare de kristanaj misiistoj en la komenco de la 20a jarcento.
==Gramatiko==
Damino uzas la [[sintakso]]n kaj la gramatikajn rimedojn de la [[lardila lingvo|lardila]], inter alie ties [[sufikso]]jn, sed ĝia vortprovizo estas tute malsimila al la ordinara lardila. Damino havas malgrandan
==Fonetismo==
La [[fonetiko|fonetismo]] de Damino estas eksterordinara. Krom la ordinaraj konsonantoj de la lardila, kiu distingas inter multaj [[lokoj de artikulacio]], kio estas tipa por Aŭstraliaj lingvoj, Damino ankaŭ distingas inter multaj [[manieroj de artikulacio]]. La konsonantaro estas pligrandigita per bilabialaj [[trilo]]j, [[ejektivo]]j, nazalaj [[klako]]j kaj ingresiva (enspira) laterala [[frikativo]]. Klakoj ne estas uzataj [[fonemo|foneme]] en ia alia lingvo ekster [[Afriko]] kaj ingresiva lateralo ne havas foneman funkcion en iu ajn alia lingvo. Ĉiuj Daminaj klakoj estas nazalaj, kaj tiaj ekzistas ankaŭ en la klaklingvoj de suda kaj orienta [[Afriko]]. Malsame al tiuj, Damino ankaŭ uzas ripetitajn klakojn.
En Damino uziĝas tri el la kvar vokalparoj de la lardila, [a, a:, i, i:, u, u:], en vortradikoj kaj la kvara, [ə, ə:], nur en (lardilaj) sufiksoj.
'''Konsonantoj de la Lardila kaj aldonaj konsonantoj Daminaj'''
{| class="wikitable"
bilabiala||lamino-
dentala||apiko-
alveolara||
retrofleksa||
palatala<ref>eble pli precize "lamino-alveolara"</ref>||
velara
|plozivo|| {{IPA|[p]}} || {{IPA|[t̻]}} || {{IPA|[t̺]}} || {{IPA|[ʈ]}} || {{IPA|[c]}} || {{IPA|[k]}}
|nazalo|| {{IPA|[m]}} || {{IPA|[n̻]}} || {{IPA|[n̺]}} || {{IPA|[ɳ ]}} || {{IPA|[ɲ]}} || {{IPA|[ŋ]}}
|lateralo|| || || {{IPA|[l]}} || {{IPA|[ɭ ]}} || ({{IPA|[ʎ]}}) ||
|duonvokalo|| {{IPA|[w]}} || || || {{IPA|[ɻ]}} || {{IPA|[j]}} || ({{IPA|[w]}})
|frapeto|| || || {{IPA|[ɾ]}} || || ||
|'''trilo'''|| {{IPA|[B]}} {{IPA|[B:]}} || || || ||
|'''ejektivo'''|| {{IPA|[pʼ]}} || || || || || {{IPA|[kʼ]}}
|'''nazala klako'''|| {{IPA|[ŋʘ]}} || {{IPA|[ŋǀ]}} || {{IPA|[ŋ!]}} || {{IPA|[ŋ!˞]}} || ||
|'''ingresa frikativo'''|| || || {{IPA|[ɬ↓]}} || || ||
Sendubas, ke Damino estas [[konstruita lingvo]], sed ne estas konate, kiam ĝi kreiĝis. La Lardiloj atribuas ĝin al legenda heroo [[Kalthad]], kiu kreis ĝin, kiel oni diras, en la “sonĝa tempo” (malnuno). La lingvo priskribiĝis fare de [[Kenneth Hale]].
== Notoj kaj referencoj ==
[[kategorio:lingvo]]
[[kategorio:planlingvoj]]
[[de:Demiin]]