Koramiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: ko:남자친구; cosmetic changes
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Teorie la vorto ''koramiko'' povus esti uzata por ambaŭ seksoj, sed praktike oni uzas ĝin nur por la viraj partneroj, ĉar por inaj partneroj oni uzas la vorton ''koramikino''.
 
===Alternativo al la vorto "koramiko"===
Pro la longeco kaj la konfuzebleco de la vorto, ekzistas ankaŭ la [[neologismo]] '''[[umiko]]''', pli malmulte uzita (kun la sama signifo).
Pro la longeco kaj la konfuzebleco de la vorto, ekzistas ankaŭ la [[neologismo]] '''[[umiko]]''', malpli uzata (kun la sama signifo). Kvankam "koramiko" estas pli uzata nuntempe, la proponantoj de "umiko" argumentas, ke "koramiko" tro longas, kaj ke ĝia signifo ne ĉiam estas klara. Ekzemple, en la esperantigo de ''[[Kalevala]]'' ĝi estas uzata kun la signifo "tre bona [[amiko]]":
 
:''"Kara frato, '''koramiko''', kamarado kunkreskinta"''.
 
Ankaŭ [[Marjorie Boulton]] uzas ĝin tiusignife, en la fina [[strofo]] de la poemo "Amiko amata", en la poemaro ''[[Eroj]]'' (p. 139):
 
:''Amiko, frato, bona kamarado!''
:''en mia vivo nobla kaj unika!''
:''Inter la korpoj restos barikado,''
:''sed restu ĉiam tiel '''kor-amika'''!''
 
Aŭ [[ludovikito]], en la komenca dediĉo de sia [[aŭtobiografio|aŭtobiografia]] romano ''"pri nia [[PVZ|pvz]]-ado":
 
:"al ĉiuj '''koramikoj''', kiuj spirite kaj korpe bonvolis helpadi lin (...)"''.
 
Kontraŭantoj de la vorto "umiko" asertas, ke en la efektiva nuntempa lingvouzo "koramiko" tamen preskaŭ sisteme signifas amrilaton, kaj la vorton "umiko" nur malmultaj konas.
 
Do, kiel ĉe ĉiuj novaj vortoj, ĝia estonteco estas necerta. Eblas ankaŭ ke ambaŭ vortoj estos alterne uzataj kiel "trajno/vagonaro", "pigra/mallaborema" aŭ "diferenco/malsameco".
 
== La historio de koramikeco en Hispanio ==