Francesco Geminiani: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta kontrolo de termo, vjolo ne estas violono sed aldviolono
Linio 12:
 
== Graveco ==
Ŝajne li estis eminenta violonvirtuozo. Liaj italaj lernantoj kromnomis lin ''Il Furibondola'' [la frenezulo] pro liaj ekspresivaj ritmoj. Plej konataj estas tri serioj da ''concerti grossi'', liaj opuso 2, opuso 3 and opuso 7, (entute ekzistas 42 concerti grossi) kiuj enkondukas la violonon[[aldviolono|aldviolonon]] kiel membro de la konĉertino-solistaro. Tiuj verkoj estas ege kontrapunktaj por plaĉi al la Londona publiko, kiu tre ŝatis Corelli, kompare kun la galantstila muziko tiam enmoda en kontinenta Eŭropo.
 
Lia Arto de violonludo, publikita en Londono en 1751, estas la plej bone konata kompilaĵo de la violonluda metodo plivastigata en Italio dum la 18-a jarcento kaj estas altvalora fonto por studi la malfrubarokan prezentadan praktikon detale informanta pri vibrado, triloj kaj aliaj violonaj teknikoj. Lia Guida harmonica (c.1752, kun aneksaĵo en 1756) estas unu el la plej nekutimaj harmoniaj traktaĵoj de la malfrua baroko, kiu servis kiel speco de enciklopedio enhavanta modelojn de figurita baso kaj iliajn realigojn. Ekzistas entute 2236 modeloj, kaj je la fino de ĉiu modelo estas paĝonombra fontindiko por eble venonta modelo, tiel ke kompozicia studento studante la libron ricevas imagon pri la sekvontaj eblecoj ekzistaj post ĉiu mallonga baslinio.