Gene Wolfe: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
Aldonis pli da informoj pri la "Suna Ciklo"
Aldonis liston de liaj romanoj, *bonvolu provlegi*
Linio 6:
En la 1990-aj jaroj, Wolfe verkis du pliajn romanarojn en la sama universo kiel ''La Libro de la Nova Suno''. La unua, ''La Libro de la Longa Suno'' (''The Book of the Long Sun''), konsistas el la romanoj ''Noktflanke de la longa suno'' (''Nightside the Long Sun'', 1993), ''Lago de la longa suno'' (''Lake of the Long Sun'', 1994), ''Politikestro de la longa suno'' (''Calde of the Long Sun'', 1994), kaj ''Eliro de la longa suno'' (''Exodus From the Long Sun'', 1996). Ĉi tiu verko temas pri politika intrigo kaj revolucio en generacia spacoŝipo sendita de la Tero por koloniigi malproksiman planedon. Wolfe sekve verkis ''La Libro de la Mallonga Suno'' (''The Book of the Short Sun''), kiun komponas ''Sur la akvoj de Bluo'' (''On Blue's Waters'', 1999), ''En la ĝangaloj de Verdo'' (''In Green's Jungles'', 2000) kaj ''Reiro al la Whorl'' (''Return to the Whorl'', 2001), kaj temas pri la koloniistoj kiuj estas alvenintaj ĉe la planedoj Bluo kaj Verdo. Ĉi tiuj tri verkoj, ''La Libro de la Nova Suno'', ''La Libro de la Longa Suno'', kaj ''La Libro de la Mallonga Suno'' estas kune verkaro ofte nomata la Suna Ciklo.
 
Kvankam ne amasvenda verkisto, Wolfe estas alte taksita de kritikoj kaj kolegaj verkistoj, kaj estas konsiderata de multaj homoj unu el la plej bonaj scienc-fikciaj verkistoj nun vivantaj. Fanatikouloj de Wolfe montras grandan sindediĉon al liaj verkoj; unu retpoŝta forumo jam amasigis ses jarojn kaj milojn da paĝoj da diskutoj kaj klarigoj.
 
Wolfe batalis en la Korea Milito kaj post reveno al Usono fariĝis industria inĝeniero. Li redaktis dum multaj jaroj usonan revuon pri fabrikeja inĝenierumado "Plant Engineering" antaŭ li emeritiĝis kaj komencis pli verki. (Unu malvaste konata inĝeniera atingo de Wolfe estas ke li estas kuninventinto de maŝino uzata por fari la terpomajn ĉipsojn Pringles).
 
==Romanoj==
*''La Kvina kapo de Cebero'' (''The Fifth Head of Cerberus'', 1973)
*''Paco'' (''Peace'', 1975)
*''La Diablo en arbaro'' (''The Devil in a Forest'', 1976)
*''La Libro de la Nova Suno'' (''The Book of the New Sun'')
**''La Ombro de la torturisto'' (''The Shadow of the Torturer'', 1980)
**''La Ungego de la Akordiganto'' (''The Claw of the Conciliator'', 1981)
**''La Glavo de la Lictor'' (''The Sword of the Lictor, 1982)
**''La Citadelo de la Aŭtarko'' (The Citadel of the Autarch'', 1983)
*''Free Live Free'' (1984)
*''La Tero de la Nova Suno'' (The Urth of the New Sun'', 1987)
*La ''Soldato'' serio
**''Soldato de la nebulo'' (''Soldier of the Mist'', 1986)
**''Soladto de Arete'' (''Soldier of Arete'', 1989)
*''Estas pordoj'' (''There Are Doors'', 1988)
*''Kastelovido'' (''Castleview'', 1990)
*''Pandora, By Holly Hollander'' (1990)
*''La Libro de la Longa Suno'' (''The Book of the Long Sun'')
**''Noktflanke de la longa suno'' (''Nightside the Long Sun'', 1993)
**''Lago de la longa suno'' (''Lake of the Long Sun'', 1994)
**''Politikestro de la longa suno'' (''Calde of the Long Sun'', 1994)
**''Eliro de la longa suno'' (''Exodus From the Long Sun'', 1996)
*''La Libro de la Mallonga Suno''
**''Sur la akvoj de Bluo'' (''On Blue's Waters'', 1999)
**''En la ĝangalo de Verdo'' (''In Green's Jungles'', 2000)
**''Reiro al la Whorl'' (''Return to the Whorl'', 2001)
*''La Sorĉisto-Kavaliro'' (''The Wizard Knight'')
**''La Kavaliro'' (''The Knight'', eldoniĝos en januaro de 2004)
**''La Sorĉisto'' (''The Wizard'', eldondato estas anoncota)
 
==Eksteraj ligoj==
 
* La granda retpaĝaro pri Wolfe de Paul Duggan http://members.bellatlantic.net/~vze2tmhh/wolfe.html (''anglalingve'')
 
* La repoŝtforumo "Urth", por diskutoj pri la verkoj de Wolfe http://www.urth.net/ (''anglalingve'')