Gene Wolfe: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Lia plej konata kaj plej alte taksita verko estas la multlibra verko ''[[La Libro de la Nova Suno]]'' (''The Book of the New Sun''), verko lokigita en Tero de fora estonteco kiu priskribas la vivo de Severian, plenkreskanto kaj lernanto en bando de torturistoj, dum li fine fariĝas mesio. La verko konsistas el la romanoj ''La Ombro de la torturisto'' (''The Shadow of the Torturer'' 1980), ''La Ungego de la akordiganto'' (''The Claw of the Conciliator'' 1981), ''La Glavo de la lictor'' (''The Sword of the Lictor'' 1982), kaj ''La Citadelo de la Aŭtarko'' (''The Citadel of the Autarch'' 1983). Sekva romano, ''La Tero de la Nova Suno'' (''The Urth of the New Sun'', 1987) klarigis iujn aferojn lasitajn neklaraj, sed estas ĝenerale konsiderata aparta verko.
 
En la 1990-aj jaroj, Wolfe verkis du pliajn romanarojn en la sama universo kiel ''La Libro de la Nova Suno''. La unua, ''La Libro de la Longa Suno'' (''The Book of the Long Sun''), konsistas el la romanoj ''Noktflanke de la longa suno'' (''Nightside the Long Sun'', 1993), ''Lago de la longa suno'' (''Lake of the Long Sun'', 1994), ''Politikestro de la longa suno'' (''Calde of the Long Sun'', 1994), kaj ''Eliro de la longa suno'' (''Exodus From the Long Sun'', 1996). Ĉi tiu verko temas pri politika intrigo kaj revolucio en generacia kosmoŝipo sendita de la Tero por koloniigi malproksiman planedon. Wolfe sekve verkis ''La Libro de la Mallonga Suno'' (''The Book of the Short Sun''), kiun komponas ''Sur la akvoj de Bluo'' (''On Blue's Waters'', 1999), ''En la ĝangaloj de Verdo'' (''In Green's Jungles'', 2000) kaj ''Reiro al la Whorl'' (''Return to the Whorl'', 2001), kaj temas pri la koloniistoj kiuj estas alvenintaj ĉe la planedoj Bluo kaj Verdo. Ĉi tiuj tri verkoj, ''La Libro de la Nova Suno'', ''La Libro de la Longa Suno'', kaj ''La Libro de la Mallonga Suno'' estas kune verkaro ofte nomata la "Suna Ciklo."
 
Kvankam ne amasvenda verkisto, Wolfe estas alte taksita de kritikoj kaj kolegaj verkistoj, kaj estas konsiderata de multaj homoj unu el la plej bonaj scienc-fikciaj verkistoj nun vivantaj. Fanatikouloj de Wolfe montras grandan sindediĉon al liaj verkoj; unu retpoŝta forumo jam amasigis ses jarojn kaj milojn da paĝoj da diskutoj kaj klarigoj.
Linio 17:
**''La Ombro de la torturisto'' (''The Shadow of the Torturer'', 1980)
**''La Ungego de la Akordiganto'' (''The Claw of the Conciliator'', 1981)
**''La Glavo de la Lictor'' (''The Sword of the Lictor'', 1982)
**''La Citadelo de la Aŭtarko'' (''The Citadel of the Autarch'', 1983)
*''Free Live Free'' (1984)
*''La Tero de la Nova Suno'' (The Urth of the New Sun'', 1987)