Jaume Viladoms Valls: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korekto de naskiĝjaro
Linio 1:
'''Jaume Viladoms i Valls''' (naskiĝis [[18981913]] - mortis la [[6-a de oktobro|6-an de oktobro]] [[1976]] en [[Sabadell]]) estis instruisto kaj [[Katalunio|kataluna]] esperantisto. Li esperantistiĝis ok-jara kaj gvidis multnombrajn kursojn en Sabadell kaj najbaraj urbetoj. Aktivis en la [[Laborista Esperanto-movado|laborista Esperanto-movado]], ĉefe en [[SAT]] kaj la [[Proleta Unuiĝo de Iberaj Landoj]]. En [[1950]] li gvidis en Sabadell la unuan Esperanto-kurson post la [[hispana enlanda milito|enlanda milito]] kaj kunfondis la [[Centro de Esperanto Sabadell|Centron de Esperanto Sabadell]]. Li multe aktivis ankaŭ por la postmilita organizado de [[Hispana Esperanto-Federacio]], kies unua kongreso, en [[Terrassa]], li kunorganizis.
 
Kiam oni planis la [[53-a UK 1968|53-an UK]] en [[Madrido]] en [[1968]], li kontraŭis ĝian okazigon pro la reganta [[diktaturo]]. La elekto de la diktatoro, generalo [[Francisco Franco]], kiel alta protektanto de la kongreso kaj la nepermeso viziti la landon dum ĝi al ekzilitoj, igis lin forlasi [[UEA]], kies [[delegito de UEA|delegito]] li estis, kaj membriĝi en [[SAT]].