Veterano?: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:01, 12 jan. 2005

Veterano (120-paĝa) far Ismael GOMES BRAGA estas unua originala verko en Esperanto eldonita en Brazilo. En la unua parto de la libro, la aŭtoro respondas al la demandaro por la "Festo de la Veteranoj" aranĝita en la Ora Jubilea Kongreso de Esperanto en Varsovio. Preskaŭ ĉiuj respondoj estas enkondukitaj per konvena strofo de Zamenhof. Tiuj respondoj prezentas samtempe valorajn detalojn por historio de Esperanto-movado. En dua parto, pli ampleksa, troviĝas dudeko da mallongaj verkoj de l' aŭtoro el diversaj epokoj de lia laborado kaj peniga propagando.