Olav Reiersøl: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektis kelkajn erarojn.
VikiLigoj; +matematika Bibliografio
Linio 1:
'''Olav REIERSØL''' (naskiĝis la {{daton|28|junio|1908}} en [[Krødsherad]] ([[Norvegio]]), mortis la {{daton|14|februaro|2001}}), estis [[Norvegio|norvega]] [[esperantisto]] kaj [[sciencisto]].
 
Post diplomitiĝo en [[1935]] li laboris en 1936-38 kiel asistanto de [[Ragnar Frisch]], la unua [[Premio Nobel|Nobel-premiito]] pri [[ekonomiko]] ([[1969]]). Ekde [[1950]] li estis docento pri [[matematiko]] kaj de [[1958]] profesoro pri [[stokastiko]] ĉe la Universitato de [[Oslo,]]. liLi membris en la Norvega Akademio de Sciencoj kaj Akademio Internacia de la Sciencoj.
 
Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per [[Cseh-kurso]] kaj membriĝis en Klubo Esperantista en [[Oslo]] en [[1932]].
 
Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en [[1943]] li devis fuĝi al [[Svedio]], kie li spertis viglan E-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj.
Linio 9:
Post unua partopreno en [[35-a UK 1950]] en [[Parizo]], li nature aniĝis en la LKK de la [[37-a UK 1952]] en [[Oslo]]. En [[1968]] kun [[Carl Støp-Bowitz]] li iniciatis la fondon de Studenta E-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato.
 
Lia scienca agado en E-o etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris [[Fakverko:Matematiko|<i>Plurlingva matematika terminaro</i>]] ([[1963]]), kontribuis pri matematiko al [[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj ([[1974]]), lekciis ĉe Someraj Universitataj Kursoj ([[1976]], [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]]), kaj verkis i.a. la studojn <i>Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto</i> ([[1980]]) kaj <i>Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto</i> ([[1990]]), kaj <i>Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta</i> ([[1987]], [[1994]]).
 
Reiers&oslash;l de [[1985]] ĝis sia morto estis plenrajta membro de [[AIS]] San-Marino.
 
Detala [[nekrologo]] pri li troviĝas en revuo [[esperanto (gazeto)]] 1135 (4/2001).
 
==Esperantaj kontribuaĵoj==
*1963: Kelkaj konsideroj pri matematikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
*1973: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
*1976: Probablokalkulo. Elementa enkonduko. SUK-kursoteksto - KT 21; Liege, Belgio
*1980: Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko. p. 216-227 en Miscellanea Interlinguistica, Budapest
*1982: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. Suplemento al [[Plena Ilustrita Vortaro]]. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1982. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio. Republikigita en Akademiaj Studoj 1983 (red. Eichholz). Esperanta Press, Bailieboro, Kanado
*1984: Diferencialaj ekvacioj de samplaraj distribuoj. Statistical Research Report, no. 6, 1984. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
*1985: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1985. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
*1987: Matematikaj kaj stokastikaj terminaro Esperanta. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1987. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
**1994: reviziita kaj pliampleksigita dua eldono. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1994. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio; ISBN 82-553-0894-6, havebla ĉe [[UEA]]
 
[[Kategorio:AIS|Reiersøl, Olav]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2001|Reiersøl, Olav]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1908|Reiersøl, Olav]]
[[Kategorio:Matematikisto]]
[[Kategorio:Norvegaj esperantistoj|Reiersøl, Olav]]