Ekstremadura lingvovario: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
{{InterWiki|code=ext|lingvo=Ekstremadura}}
'''La Ekstremadura Lingvo''' (''estremeñu'') estas [[Latinida lingvo|Romanca]] [[lingvo]], parolata de iuj miloj en [[Hispanio]], en la nordo de la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|aŭtonoma komunumo]] [[Ekstremaduro]] kaj la sudokcidento de la [[provinco]] [[Salamanko (provinco)|Salamanko]]. Tamen multaj fakuloj konsideras, ke ne temas pri lingvo, sed pri [[dialekto]] aŭ ĉiukaze pri lokaj parolmanieroj. En ties parolaj formoj povus esti konsiderata nur kiel sudleona formo de la [[kastilia lingvo]] kaj en ties skriba formo povus esti konsiderata nur kiel inventaĵo de tro fervoraj regionnaciistoj aŭ eĉ vikipediistoj, ĉar ne ekzistas viva skriba kulturo en tiu regiono laŭ tiu skribmaniero uzata en la koncerna versio de Vikipedio; ne estas regula gazetaro nek eldonado (krom sceptaj malmultegaj libroj, apenaŭ konataj de la regiona loĝantaro.
 
== Dialektoj ==
Linio 23:
La norda estas kutime konsiderita kiel la lingvo propra, kaj estas parolata en la nordokcidento de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro, kaj la sudokcidento de Salamanko, provinco de la aŭtonoma regiono [[Kastilio kaj Leono]].
 
La centra kaj suda estas parolataj en suda kaj centra Ekstremaduro, kaj estas, almenaŭ ekde la [[18-a jarcenta]], [[Kastilia lingvo|Kastiliaj]] dialektoj. En la Portugala urbeto [[Barrancos]] (~''baranko'') (en la landlimejo inter Ekstremaduro, Andaluzio kaj Portugalio), dialekto de la [[Portugala lingvo|Portugala]] peze influita de la Ekstremadura estas parolata, nomata "[[Barranquenho]]", la Baranka dialekto. La norda ekstremadura ankaŭ havis sub-dialektan regionon en suda Salamanko, la ''"palra d'El Rebollal"'', kiu jam preskaŭ malaperis.
==Historio==
Linio 30:
Post la uniĝo de la regnoj Leon kaj Kastilio (en la 'Kronon de Kastilio kaj Leon'), la Kastilia lingvo ([[Hispana lingvo|Hispana]]) malrapide anstataŭigis la Latinan kiel la oficialan lingvon de la institucioj, per tio subpremante la Malnovan leonan tiel ke ĝi iĝis signo de malriĉo kaj nescio de tiuj kiuj ĝin parolis. Nur en [[Asturio]] (kie la lingvo naskiĝis) la homoj restis konsciaj ke ili parolas lingvon, malsaman de Kastilia lingvo; sed eĉ tie nur iuj aŭtoroj uzis ĝin en siaj verkaĵoj.
 
Probable la kultura tumulto de la [[Universitato de Salamanko|Kastilia Universitato de Salamanko]] estis la kaŭzo de la rapida Kastiliigo de ĉi tiu provinco, per tio dividante la Astur-Leonan domajnon inter la Asturia kaj la Leona en la nordo, kaj la Ekstremadura en la sudo de la malnova Leona regno. La ekspansio de la Hispana ankaŭ venis el la sudo kun la ekonomia revivigo de la provinco [[BadaĥosoBadaĥozo (provinco)|BadaĥosoBadaĥozo]].
 
La malfrua [[19-a jarcento]] vidis la unuan seriozan provon verki en la Ekstremadura, ĝis tiam neskriba lingvo, kun la fama poeto [[José María Gabriel y Galán]]. Naskiĝinta en Salamanko, li loĝis la plejparton de sia vivo en la nordo de [[Cáceres (provinco)|Cáceres]], Ekstremaduro. Li verkis en loka varianto de la Ekstremadura, plena je dialektaj restaĵoj, sed ĉiam kun okulo sur la Hispana uzado, kaj ankaŭ skribante la plejparton de siaj verkoj en la Hispana.