Egalŝtupa agordo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Je la '''egalŝtupa''' (aŭ '''egaltemperita''') '''agordo''' oni egaligas la pitagoran komon kaj subdividas la oktavon en dekdu duontono-paŝoj...
 
Linio 11:
La egalŝtupan agordon kiel unua povis kalkuli sufiĉe ekzakte en [[1584]] [[Zhu Zaiyu|Chu Tsai-yü]] ( 朱載堉 ) en Ĉinio helpe de sistemo de naŭciferaj nombroj. En Eŭropo tamen tiuj ĉi kalkuladoj iĝis konataj nur en 1799, sen ke oni menciis laŭnome Chu Tsai-yü. En 1588 [[Gioseffo Zarlino]] proponis ekzaktan geometrian priskribon. [[Simon Stevin]] kiel unua eŭropano priskribis en ''Van de Spiegheling der Singconst'' (manskribaĵo ĉ. aŭ antaŭ 1600) vastan alproksimiĝon helpe de procedo por radikokalkulado, tamen mise pensis garantii per tio naturajn grandajn terciojn.
 
Egalŝtupe nomataj liutagordoj de la 16-a jarcento baziĝis, kiel praktikate de [[Vincenzo Galilei]], plejpartesurplejparte sur duontono kun la proporcio 18:17 (ĉ. 99 Cendojn).
 
Precipe en la 17-a jarcento ne nur teoriistoj kiel [[Pietro Mengoli]] kaj [[Marin Mersenne]], sed ankaŭ komponistoj, instrumentkonstruistoj kaj muzikistoj diskutis pri la egalŝtupa agordo. Tion ekz. pruvas disputo pri agordoj inter [[Giovanni Artusi]] kaj [[Claudio Monteverdi]] mallonge post 1600. [[Girolamo Frescobaldi]] rekomendis la egalŝtupan agordon por la orgeno en la baziliko S. Lorenzo en Damaso.
 
En la germanlingvaj regionoj oni ankaŭ uzis anstataŭ ''egalŝtupa'' la nocion ''egalŝveba'', ekz. [[Andreas Werckmeister]] 1707 en ''Musikalische Paradoxal-Discourse'': ''„ ... se la temperado estas aranĝata tiel, ke ĉiuj kvintoj ŝvebas 1/12 komon ... kaj akurata aŭdado povas realigi kaj agordi ĉi tiun/tiam certe troviĝas bontemperita harmonio tra la tuta cirklo kaj tra ĉiuj klavoj.“'' Werckmeister nepre ne opinias per tio, ke la [[Ŝvebado#Akustiko|ŝvebofrekvencojn]] egalas. La malfacilaĵon alparolatan de li, agordi egalŝtupe, ekz. pianagordistoj precize povas majstri per tio, ke liali konas la diferencajn ŝvebofrekvencojn de la kvintoj en la diference altaj pozicioj de la piano kaj uzas por la agordado.
 
La nocio ''egalŝveba'' ankaŭ povas koncerni pluan apartaĵon de ĉi tiu agordo: La suprokvinto de tono kaj la subkvinto de ĝia oktavo ĉiam ŝvebas samrapide.
 
La praktika graveco restis bagatela ĝis en la [[18-a jarcento]], tamen pliiĝis la konsentantoj de la egalŝtupa agordo, inter ili [[Jean-Philippe Rameau]] kaj [[Friedrich Wilhelm Marpurg]]. Ĝisfine de la [[818-a jarcento]] ĝi gajnis superecon kontraŭ [[bontemperita agordo|malegalŝtupaj agordoj]] kaj en la [[19-a jarcento]] ĝi finfine venkis.
 
Per tio tamen la [[tonalkaraktero]]j por novaj [[Kompozicio|komponaĵoj]] perdis gravecon, ĉar diferencaj tonaloj ĉirilate ne plu sonis diferencaj. Je la prezentado de malnovaj verkoj sur egalŝtupe agorditaj instrumentoj pro la sama kaŭzo perdiĝas ofte gravak artaj aspektoj de la komponaĵo, ekz. ĉar fruaj komponistoj ŝatis apliki malbone sonantajn „maleblajn“ tonalojn, por fari per-sone traviveblaj negativaĵojn kiel doloro kaj peko.