Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 449:
Saluton Miroslav MALOVEC, mi proponis vian redirektilon de Karola universitato por forigi, ĉar ĝi estas mistitolita. Vd ties diskutpaĝon. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 07:18, 21. Sep 2008 (UTC)
:Certe vi agnoskos, ke ''Artikolo de Miroslav'' ne havas la saman signifon kiel ''Miroslava artikolo''. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 07:21, 21. Sep 2008 (UTC)
::Saluton Miroslav, via respondo ne kontentigis min. Bedaŭrinde, ni parolas per Esperanto kaj tie la esprimoj, kiuj vi donas, estas laŭ [[gramatiko de Esperanto]] malĝustaj. Ne eblas ja malĝuste uzi posesivojn ĉe nomoj de personoj en tia formo. Se vi volas entrudi, ke tio estas ia enradikiĝinta formo, kiu komencis uzi ĝin unuafoje? Ĉu iaj ĉeĥoj de komence de e-o movado? Ili certe uzis ian dialekton, kiu estas okulfrape simila al la ĉeĥa vorto ''[http://cs.wikipedia.org/w/index.php?title=Karlova_universita&redirect=no Karlova] - Karola'', ĉu ne? Sed ''Karlova'' estas ''de Karolo''. Por ke la lingvo estu belsona, ili simple uzis tiun ĉi laŭplaĉeman formon de nomo Karlova. Sed ĝuste devas esti Universitato de Karolo. Mi ne scias, kial nomo Karolo devus havi ian escepton. Laŭ tiu modelo oni povus uzi en tia formo ĉiun ajn nomon - ''Billa ĉapo'' anstataŭ '''ĉapo de Bill''', ''Ferenca ĉemizo'' anstataŭ '''ĉemizo de Ferenc''', ''Karola mantelo'' anstataŭ '''mantelo de Karolo''' ktp., sed tio estus ridindaĵoj en nivelo de absoluta komencanto. Nu do, ĉiuj viaj ekzemploj estas laŭ mia opinio malĝustaj kaj ili devus esti korektitaj. Interalie, en PIV mi ne trovis vian formon ''Karola universitato'', nek ĉe vorto Karolo, nek ĉe vorto universitato. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 15:13, 23. Sep 2008 (UTC)