Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 191:
 
== Miksitaj voĉoj ==
 
=== Sonkronoj ===
 
''Sonkronoj'' aŭ ''miksturoj'' plejofte enhavas nur oktavajn kaj kvintajn ĥorojn, sed foje ankaŭ terciojn. Depende de tio, ĉu ili havas ankaŭ terciojn, oni nomas ilin:
* „arĝentkolora“ sono: sonkronoj enhavas nur [[oktavo]]jn kaj [[kvintojn]].
* „orkolora“ sono: sonkronoj enhavas krom oktavoj kaj kvintoj ankaŭ tercion.
Ĉilastajn oni ankaŭ nomas ''tercimiksturoj'' aŭ ''tercicimbalo''. En modernaj orgenoj ankaŭ troviĝas sonkronoj krome enhavantaj septimĥoron (tercia-septima cimbalo).
 
Plimultaj el la sonkronoj estas ripetaj voĉoj. Al la sonkronoj apartenas la registroj ''miksturo'', ''Scharff'', ''cimbalo'' kaj ''Hintersatz''. Sonkronoj en la [[Pedalaro (muziko)|pedalaro]] kutime ne ripetas.
 
Ekzemplo por ripeta miksturo 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ 3–4fach:
{|
| [[Dosieri:Repitition Mixtur.jpg|480px]]
|
{|
| C-B: || || || || || || || || || 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ || + || 1′ || + || <sup>2</sup>/<sub>3</sub>′
|-
| c-b: || || || || || || || 2′ || + || 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ || + || 1′ || + || <sup>2</sup>/<sub>3</sub>′
|-
| c<sup>1</sup>-h<sup>1</sup>: || || || || || 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ || + || 2′ || + || 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ || + || 1′ ||
|-
| c<sup>2</sup>-h<sup>2</sup>: || || || 4′ || + || 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′|| + || 2′ || + || 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ || || ||
|-
| ekde c<sup>3</sup>: || 4′ || + || 4′ || + ||2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ || + || 2′ || || || || || ||
|}
|}
 
Jen la ripetado okazas inter la tonoj B kaj C. Se en orgeno ekzistas pluraj sonkronoj, la ripetado kutime troviĝas je diferencaj tonlokoj por ebligi plejeble diskretajn ŝanĝojn.
 
La nombro de ĥoroj varias. Je multĥoraj miksturoj ĥoroj ofte ankaŭ estas duobligitaj, do ekzistas du ĥoroj en sama pozicio; vidu en la ĉisupra ekzemplo la du 4′-ĥorojn ekde c<sup>3</sup>. Tri- aŭ eĉ kvarfoje okupitaj ĥoroj tamen nur ekzistas en grandegaj orgenoj. En hispanaj orgenoj tamen tiaj miksturoj (hisp.: „lleno“) ofte troveblas. Malgrandaj orgenoj aŭ tiuj, por kiuj oni pro sonaj kialo celis nur unu fajfilon pro tono, plejofte havas nur inter tri kaj ses ĥoroj en la miksturo, al kiuj tamen en pli altaj pozicioj aliĝas unu ĝis du pluaj ĥoroj.
 
La registroj ''scharff'' kaj ''cimbalo'' laŭprincipe estas simile strukturitaj, sed nur el pli alte poziciitaj ĥoroj. Ilaj sono do estas pli akra kaj hela, la nombro de ĥoroj tamen plejofte pli malalta. Dum la [[Romantiko (muziko)|romantiko]] oni foje ankaŭ nomis tercihavajn sonkronojn „scharf“ (akra). La ''scharff'' enhavas plejparte tri ĝis kvar ĥorojn, la cimbalo unu ĝis tri ĥorojn, la terciocimbalo kutime tri ĥorojn (tercio, kvinto kaj oktavo).
 
La ''hintersatz'' estas neripeta miksturo, enhavanta nur kvintajn kaj oktavajn ĥorojn kaj estantaj nur en la pedalaro. La nomo devenas de la same neripeta malantaŭaĵo de la [[blokpozitivo]], kiu staris malantaŭ la fasado.
 
Registro ege karakteriza por la kresko de la ĥornombro estas la ''progresivharmoniko'' aŭ mallonge ''progresio'', kiu ne ripetas kaj nepre povas estis 1–8foje okupita. Pro la forta emfazod de la diskantpozicio ĝi precipe taŭgas por specialaj sonefektoj kaj ankaŭ por emfazi melodion en la supra voĉo.
 
Krom la registroj, kiuj ekzistas precize el unu fajfilvico, ankaŭ ekzistas la ''miksitaj voĉoj'', kiuj konsistas el pluraj fajfilĥoroj. Je ili por ĉiu klavo sonas du aŭ tri fajfiloj samtempe. Al la miksitaj registroj apartenas la sonkronoj (ankaŭ nomataj ''miksturoj'') kaj la miksitaj kolorregistroj, kiel ekzemple ''korneto'', ''seskvialtero'' kaj ''rauschpfeife''.