Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 225:
* La ''Cornet'' en la pozitivo ankaŭ subtenas la lamenvoĉojn kaj kutime estas nur konstruata, se tiuj ekzistas. Ĝi similas al tiu en la ĉefa suborgeno, tamen ĝi estas entute pli mallarĝe mezurita.
* La ''Cornet de Récit'' estas soloregistro aranĝata sur la tria aŭ kvara manualo. Ĝi havas pli grandan amplekson (ekde F aŭ almenaŭ G) kaj estas ĉie fortike intonaciita (do en la baso pli forte ol en la aliaj verkoj).
* La ''Cornet d'Écho'' similas al récit, ĝi staras en la eĥoverkoeĥopozitivo aŭ unuope, plejofte en lignokesto, por ke la sono estu dampita.
 
La supra klasifikado validas nur por grandaj orgenoj. En pli malgrandaj instrumentoj plejofte staras nur ''cornet 8′ 5obla'' en la ĉefa suborgeno (nur diskanto). En la dua manualverko kutime ekzistas la ebleco kunmeti kornetmiksaĵo el unuopaj registroj. Tiu ĉi t.n. ''cornet décomposé'' konsistas el ''bourdon'' 8′, ''prestant'' 4′, ''nasard'' 2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′, ''quarte de nasard'' (kvarto super la ''nasard'' = 2′) kaj ''tierce'' (1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′).
Linio 235:
La ''eĥokorneto'' plejofte estas malmultĥora korneto staranta en kesto kun aŭ sen [[Ŝvela suborgeno|ŝvelilo]]. Mankaj ĥoroj je 8′ kaj 4′ tiam ekzistas ankaŭ en la kesto kiel unuopaj registroj. Ĝi estas uzata alterne kun la korneto, por kaŭzi eĥoefikon.
 
''Nasardos'' estas en hispanaj orgenoj korneteca, ĉiam tercienhavaterciohava registro nur por la basduono de la manualo. Por la diskantduono de la sama manualo pro tio disponeblas ĉiam ''Corneta''.
 
''Corneta de 26'' estas en hispanaj orgenoj korneto sur 16′-bazo por la diskantduono de la manualo. Ĝi enhavas almenaŭ ĥorojn je 16′, 8′, 5<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′, 4′ kaj 3<sup>1</sup>/<sub>5</sub>′, krome eble pli altajn ĥorojn.
 
''Basklariono'' (ankaŭ ''basoseskvialtero'') estas korneteca pedalregistro.
 
 
==== Seskvialtero ====