Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

6 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
Jam el la [[16-a jarcento]] devenas la unuaj dokumentoj menciantaj duonigitajn registrojn ([[Zaragozo]] [[1567]]). Sed ankaŭ en aliaj landoj jam oni konstruis la orgenojn kun tiuj separoj (ekz. en la [[Ebert-Orgel]] de [[1561]] en [[Innsbruck]]). La origina deveno de apartigitaj registroj ŝajnas estis [[Rigalo|rigalecaj]] etorgenoj, kies treege limigitaj soneblecoj pligrandiĝis per tia instalaĵoj. Integrante tiujn rigalojn en la grandajn orgenojn, evidente oni ankaŭ transprenis la dividon.
 
La dispunkto en [[Iberio]] situas unuece inter c<sup>1</sup> kaj c#<sup>1</sup> (tio estis precize la mezo de la tiama [[klavaro]]). En aliaj landoj oni konas krom la mezdisigo inter b<sub>b</sub> kaj b aŭ b kaj c<sup>1</sup> ankaŭ separejojn, kiuj plie situas en la malalta parto de la klavaro, ekz. inter f# kaj g (ekz. en suda Germanio, tie ekz. ĉe [[Johann Nepomuk Holzhey|Holzhey]]) aŭ e kaj f (Innsbruck – tie estas la limo de la plej malsupra oktavo). La praktika utilo estas, ke oni povas emfazi [[baso]]- aŭ [[diskanto|diskantvoĉon]]voĉon por aŭ ricevi klare markitan basfundamenton aŭ entute elmeti unu aŭ du voĉojn solistajn sen bezoni por tio pluan klavaron. Tiu konstrutipo tamen ankaŭ plurobligas la soneblecojn je [[manualo|plurmanualaj]] instrumentoj.
 
La klara difino de la dispunkto inter c<sup>1</sup> kaj c#<sup>1</sup> estigis en [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]] apartan muzikan ĝenron, la ''Tiento de medio registro'' ([[tokato]]n por duonigita registro). Ĉi tie ĉiuj registroj en preskaŭ ĉiuj orgenoj estas dividitaj, kondiĉe ke ne temas pri orgenoj orientitaj je la [[orgenkonstruo]] de la resta [[Eŭropo]]. Tiuj ĉi precipe estas instrumentoj el la [[Romantikismo|romantika epoko]].
Sennoma uzanto