'''Kriptografio''' aŭ '''ĉifrado''' estas [[scienco]] pri metodoj de sekretigado de senco de informoj per transmisio en aspekton, kiu estas legebla nur per specialaj konoj. La vorto kriptografio devenas el la greka - ''kryptós'' estas kaŝita kaj ''gráphein'' signifas skribi. Iam la nocio estas pli ĝenerale uzata por scienco pri io ajn kunigita kun [[ĉifro]]j kiel alternativo al la nocio '''[[kriptologio]]'''. La kriptologio ensumigas kriptografion kaj [[kriptoanalizo]]n, aŭ solvadon de ĉifritaj informoj.