Festivalo de Salcburgo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Festivalo de Salcburgo''' estas tre alte taksata ĉiusomera plursemajna festivalo por operoj, koncertoj (precipe de klasika muziko) kaj teatraĵoj, okazanta en la aŭstra urbo [[Sa...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La Festivalo estis fondita en 1920 de la dramisto [[Hugo von Hofmannsthal]], la reĝisoro [[Max Reinhardt]] kaj la komponisto [[Richard Strauss]]. Ilia ideo estis, fondi festivalon for de la metropoloj en la relative malgranda Salcburgo, kiu tamen estis fama pro ĝia baroka arkitekturo. En la unua jaro surceniĝis nur unu verko, nome la dramo "[[Jedermann]]" ("Ĉiu Ajn") de Hofmannsthal. Ĝi estis prezentita sur la placo antaŭ la katedralo. En la sekva jaro aldoniĝis koncertoj en diversaj lokoj, ek de 1922 ankaŭ operoj. Post la konstruado de propra Festivala Domo (1925 - 1927) la programo povis eĉ pli larĝiĝi.
 
Dum la nazia regado la festivalo preskaŭ tute perdis sian artan valoron. Multaj tradicie partoprenintaj artistoj (inter ili Max Reinhardt) devis fuĝi el Eŭropo, kaj la nazia kulturpolitiko malpermesis avangardajn prezentaĵojn. Ankaŭ la verkoj de Hofmannsthal estis malpermesataj, ĉar li havis judajn praulojn. Malgraŭ tio, en la unuaj jaroj de ilia regado la nazioj sukcese uzis la renomon de la festivalo kiel propagandilon.
 
Post la milito la festivalo estis reorganizita kun helpo de usonaj oficoj. Ĝi rapide regajnis sian renomon pro arte tre altkvalitaj sed samtempe avangardaj przentaĵoj. Tio estis precipe la merito de la reĝisoro [[Fritz Schuh]], kiu inter 1946 kaj 1970 konatigis multajn novajn operojn al la publiko.